La Verda alciono, Chloroceryle americana, estas birdo de la grupo de Amerikaj verdaj alcionoj, tio estas la specioj de la genro Chloroceryle de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda alciono
Verda alciono
Verda alciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Chloroceryle
Specio: Ch. americana
Chloroceryle americana
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio redakti

Tiu ĉi specio estas loĝanta kaj reproduktanta el suda Teksaso en Usono suden tra Centra kaj Sudameriko ĝis centra Argentino.

Tiu malgranda alciono reproduktiĝas ĉe riveroj en arbaroj aŭ mangrovejoj.

Aspekto redakti

La Verda alciono estas 19 cm longa kaj pezas 27 g. Ĝi havas la tipan alcionan formon, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĝi estas malhelverda supre, kun blankaj markoj en flugiloj kaj vosto kaj blanka kolumo.

Maskloj havas blankajn subajn partojn krom larĝan brunan brustozonon kaj kelkajn verdajn punktojn en flankoj. Inoj havas blankecajn subajn partojn kun du verdaj brustostrioj, el kiuj la suba konektas al la verda punktado ventroflanka.

La subspecio C. a. croteta kiu loĝas en Trinidado kaj Tobago havas pli grandan kaj fortikan bekon ol la kontinenta formo.

Subspecioj redakti

  • Chloroceryle americana (Gmelin) 1788.
    • Chloroceryle americana americana (Gmelin) 1788.
    • Chloroceryle americana cabanisii (Tschudi) 1846. Ĉilio
    • Chloroceryle americana hachisukai Laubmann, A. 1942.
    • Chloroceryle americana mathewsii Laubmann, A. 1927.
    • Chloroceryle americana septentrionalis (Sharpe) 1892.

Kutimoj redakti

La Verda alciono estas ofte vidata ripoza sur malalta ombra branĉo ĉe akvo antaŭ plonĝi kapantaŭen post sia fiŝa predo. Ili manĝas ankaŭ akvajn insektojn. Tiuj birdoj ofte elsendas ŝtonecan sonorilan alvokon.

La nesto estas en horizontala tunelo ĝis unumetre longa elfosita en riverbordo. La ino demetas tri, foje kvar, ovojn.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti