La Kolumalciono (Megaceryle alcyon) estas granda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de Alcededoj kaj la ununura membro de tiu grupo komune trovebla en norda Usono kaj Kanado. Ĝi estas la birdo reprezentata en la monbileto de 1986 de 5 kanadaj dolaroj. Ĉiuj alcionoj estis iam lokita en ununura familio, nome Alcedinedoj, sed jusaj priserĉoj sugestis, ke tiu devus esti dividita en tri. La ses amerikaj alcionoj, kune kun tri specioj de la Malnova Mondo, formas la novan familion de Ceriledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumalciono
Kolumalciono, inoo
Kolumalciono, inoo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Megaceryle
Specio: M. alcyon
Megaceryle alcyon
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Ceryle alcyon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La reprodukta habitato de tiu specio estas areoj proksimaj de internaj lokoj de akvo aŭ marbordoj tra plej parto de Kanado, Alasko kaj Usono. Ili migras el la pli nordaj partoj de sia teritorio al suda Usono, Meksiko, Centrameriko, Karibio kaj norda Sudameriko en vintre. Dum migrado ili povas malproksimiĝi el tero; la specio estas kontrolita kiel eventuala vizitanto en oceanaj insuloj kiel Clarion,[1] kaj enis kiel rara vaganto en Islando, Irlando kaj Britio.

Ino (maldekstre) kaj masklo.

Ĝi estas 28–35 cm longa kun enverguro de 48 ĝis 598 cm kaj pezo de 140 ĝis 170g, kun tre blua aŭ bluecgriza plumaro kun blankaj markoj, levebla kresto kaj rimarkinda, klara kaj larĝa blanka kolumo (tre kontrasta kun suba kroma blugriza zono), kio nomigas la specion. La inoj krome havas ruĝecan zonon flanke de la ventro kuniĝantan antaŭe sub la du zonoj (la blanka koluma kaj la blugriza brusta), igante la specion unu el la malmultaj kazoj de inversa seksa dimorfismo trovebla en nordamerikaj birdoj (escepte rabobirdoj kaj strigoformaj, kie inoj estas preskaŭ ĉiam pli grandaj). La voĉo estas laŭta, penetranta sonirigilo dumfluge kaj ripoze.

La grandaj verdaj alcionoj de la genro Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, sed tiu lasta estas pli proksima al la amerikaj verdaj alcionoj de la genro Chloroceryle. La plej proksima parenco de la Kolumalciono estas la Ruĝventra akvalciono (M. torquata), kaj tiuj du tre probable originiĝis el afrika Megaceryle kiu koloniigis Amerikon.[2]

La Kolumalciono estas ofte vidata ripoze elstare sur arboj, fostoj aŭ aliaj taŭgaj gvatejoj proksimaj al akvo antaŭ plonĝi al siaj fiŝa predo. Ili manĝas ankaŭ etajn krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, etajn mamulojn, lacertojn kaj berojn.

Ili forlasas siajn reproduktajn habitatojn kiam akvo frostas; en pli varmaj partoj de sia teritorio, tiuj birdoj estas konstantaj loĝantoj. Krome, kelkaj individuoj povas resti eĉ en la plej malvarmaj vintroj escepte en Arkto, se estas malfermaj areetoj de akvo restantaj.[3]

Tiuj birdoj nestumas en horizontala tunelo elfosita en riverbordo aŭ sablejo. La ino demetas 5 ĝis 8 ovojn. Ambaŭ gepatroj elfosas la tunelo, kovas la ovojn kaj manĝigas la idaron.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Brattstrom & Howell (1956)
  2. Moyle (2006)
  3. Henninger (1906)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti