Etosmuziko

ĝenro de muziko
(Alidirektita el Ambientmuziko)

Etosmuziko (angle: Ambient music, aŭ pli simple Ambient), estas speco de muziko, kutime elektronika, kies limoj malfacilas difini. La Etosmuziko elvokas iun etoson kun ia kvalito "atmosfera", "vida"[1] aŭ "diskreta"[2]. Brian Eno, pioniro de la ĝenro, klarigas, ke "Etosmuziko devas kapabli akcepti ĉiujn nivelojn de intereso sen devigi la aŭskultanton aŭskulti; ĝi devas esti diskreta kaj interesanta"[3].
La termino etosmuziko tamen restas profunde enradikiĝinta en la kunteksto de la muziko de la 1970-aj jaroj, kiu ne nepre kongruas kun la nocio de etoso (angle: ambient), ĉar ne nepre elektronika kaj ne nepre simple instrumenta: Tangerine Dream, Klaus Schulze, Ash Ra Tempel, Heldon, Brian Eno, Harold Budd, Pink Floyd, sed ankaŭ minimumisma muziko (Steve Reich kaj Philip Glass notindaj, kaj eĉ Erik Satie). La Etosmuziko revenis dum la fino de la 1980-aj jaroj danke al la evoluo de la Haŭzaj kaj Tekna ĝenroj. Finfine, Etosmuziko iĝis modfenomeno en la 1990-aj jaroj[4]. Komence de la 1990-aj jaroj muzikistoj kiel Aphex Twin estas klasifikitaj etoshaŭza, etostekna, IDM aŭ "ambient" fare de la speciala gazetaro. Idaj ĝenroj inkludas malhelan Etosmuzikon (aŭ Etosmuzikan industrian), etoshaŭzon, etosduobligon, psiketoson kaj etostrancon.

Aliaj muzikistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Prendergast, M. The Ambient Century. 2001. Bloomsbury, USA.
  2. « Ambient » Arkivo, en Merriam Webster (konsultita la 19-an de februaro 2015).
  3. Brian Eno, « Music for Airports » Arkivo (konsultita la 19-an de februaro 2015).
  4. « Ambient » arkivo, en Allmusic (konsultita la 19-an de februaro 2015).