Richard David James (18a de aŭgusto 1971), plej bone konata per la artista nomo Aphex Twin, estas irlanddevena angla elektronika muzikisto.[1] Li estas plej bone konata pro sia idiosinkrazia laboro en stiloj kiel tekno kaj etosmuziko en la 1990-aj jaroj, kaj estas asociata kun la elektronika subĝenro konata kiel inteligenta dancmuziko.[2][3] En 2001, The Guardian nomis James "la plej inventema kaj influa figuro en nuntempa elektronika muziko".[4]

Aphex Twin
Persona informo
Naskonomo Richard David James
Aliaj nomoj AFX • Aphex Twin • Blue Calx • Caustic Window • The Dice Man • GAK • Q-Chastic • Polygon Window • Power-Pill • Smojphace • Soit-P.P. • Bradley Strider • Brian Tregaskin • Karen Tregaskin • The Tuss • user18081971 • user48736353001
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1971 (1971-08-18) (52-jaraĝa)
en Limerick
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Irlando
Alma mater Kingston University • Cornwall College • Redruth School
Familio
Frat(in)o Julie James
Okupo
Okupo DJ producer • club DJ • komponistodiskĵokeo • electronic musician • muzikisto
Verkoj Selected Ambient Works 85–92
vdr

Edukita en Kornvalo, James ekpublikigis diskojn en la komenco de la 1990-aj jaroj sub nomoj kiel AFX and Polygon Window, kaj kun-fondis la sendependan firmaon Rephlex Records en 1991.[4] Li altiris fruan laŭdon pro sia debuta albumo de 1992 nome Selected Ambient Works 85–92. Li subskribis kontrakton kun la brita firmao de elektronika muziko "Warp" la venontan jaron, kaj poste elstariĝis al hegemonia populareco kun la pintaj unuopaĵoj "Come to Daddy" (1997) kaj "Windowlicker" (1999), apogitaj per muzikfilmetoj reĝisoritaj de Chris Cunningham.

Post publikigi la albumon Drukqs kiel Aphex Twin en 2001, James pasigis la venontajn jarojn publikigante muzikon ĉefe sub aliaj nomoj, inklude la diskoserion de 2005 nome Analord kiel AFX, paron de publikaĵoj de 2007 nome the Tuss, kaj arkivan materialon kiel ne publikigita LP de 1994, publikigita en 2014 kiel Caustic Window. James revenis kiel Aphex Twin en 2014 per la albumo Syro, kiu ricevis la premion Grammy Award por plej bone elektronika albumo.

Diskaro redakti

 
Aphex Twin koncerte en 2007.

Studialbumoj kiel Aphex Twin redakti

  • Selected Ambient Works 85–92 (1992)
  • Selected Ambient Works Volume II (1994)
  • ...I Care Because You Do (1995)
  • Richard D. James Album (1996)
  • Drukqs (2001)
  • Syro (2014)

Referencoj redakti

  1. "Brits Awards – Aphex Twin". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2014. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  2. John Bush. Aphex Twin | Biography & History. AllMusic. Alirita 2016-07-09.
  3. . Aphex Twin on New 'Syro' LP: 'I'm Feeling Really Horny About It – and Very Smug'. Alirita 5a de junio 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-15. Alirita 2022-10-22.
  4. 4,0 4,1 Lester, Paul, "Tank boy", The Guardian, 5a de oktobro 2001. Kontrolita 2008-06-14.