American Psycho (filmo)

anglalingva filmo en 2000
(Alidirektita el American Psycho)

American Psycho (esperantigita Usona Psikopatiulo) estas psikologia suspensfilmo / nigra komedio ĉefrolita de Christian Bale kaj Willem Dafoe kaj reĝisorita fare de Mary Harron. La filmo estas bazita sur la samnoma verko de Brett Easton Ellis. La filmo estis montrita por la unua fojo ĉe la Sundance Filmfestivalo la 14-an de aprilo 2000.

American Psycho
filmo
Originala titolo American Psycho
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 apr. 2000, 7 sep. 2000, 2 jun. 2000, 21 jan. 2000
Ĝenro krimfilmo, hororkomedio, suspensa filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, klingomurdista filmo
Kameraado Andrzej Sekuła
Reĝisoro(j) Mary Harron
Produktisto(j) Edward R. Pressman
Scenaro Guinevere Turner • Mary Harron
Filmita en Nov-Jorko • Toronto
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de John Cale
Rolantoj Christian Bale • Justin Theroux • Jared Leto • Bill Sage • Josh Lucas • Chloë Sevigny • Reese Witherspoon • Samantha Mathis • Willem Dafoe • Cara Seymour • Guinevere Turner • Krista Sutton • Matt Ross • Reg E. Cathey • Patricia Gage • Anthony Lemke
Produktinta firmao Lionsgate 
Edward R. Pressman Film
IMDb
vdr

La filmo miksas hororon kaj nigran komedion por satirumi juppian kulturon de la 1980-aj jaroj kaj konsumismon, ekzempligite fare de Bateman kaj la rolantaro.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la filmo okazas fine de la 80-aj jaroj. Patrick Bateman (la familinomo signifas tentisto en la angla) estas stabano de Wall Street kiel riĉa investbankisto. Li loĝas en Manhatano, Novjorko. Antaŭvide, la vivo de Bateman ŝajnas esti perfekta: li posedas modan kaj novan loĝejon, estas fianĉigita kun lia bela amatino, Evelyn, lia financa estonteco estas garantiita, liaj fizika figuro estas ege impona kaj lia aspekto estas bonega. Bateman pasigas tempon en la plej multekostaj kaj modaj restoracioj kaj kluboj. Apud la bohemisma kaj brila aspekto, Bateman kaŝas malhelan kaj teruran sekreton: li estas seria murdisto.

Bateman kaj liaj amikoj elmontras siajn vizitkartojn. Post kiam Bateman estas embarasita per la supereco de la karto de sia kunlaboranto Paul Allen, li kolereksplodante murdas senhejmulon kaj lian hundon en malhela strateto. Ĉe la kristnasko, Bateman invitas Paul al vespermanĝo, post kiam li eraras sian nomon kaj alparolis nomita lin Marcus. La du iras por vespermanĝi, Bateman iĝas Paul trinkita kaj delogas lin por veni al sia loĝejo.

Kiam la du alvenas en la domon de Bateman, li murdas Paul per hakilo. Bateman forigas lian kadavron kaj tiam iras al la loĝejo de Paul kaj prenas valizon kaj kelkajn vestaĵojn de lia vestoŝranko, por veki suspekton ke Paul forvojaĝis. Bateman forlasas mesaĝon kiel de Paul, dirante ke li vojaĝas al Londono dum kelkaj tagoj. Post kiam la familio kaj amatino de Paul suspektas ke li malaperis, Donald Kimball, polica detektivo serĉanta la veron pri kio okazis al Paul, alvenas por renkonti Bateman ĉe lia oficejo. La du havas konversacion en kiu Bateman provas malkovri kion la polico scias kaj provas konvinki lin ke eble Paul vere vojaĝis al Londono.

Post tio, Bateman invitas du prostituistinojn al sia domo, kiujn li nomas "Christy" kaj "Sabrina". La tri partoprenas precipe perfortan orgion dum li klarigas al ili pri la plibonigo kiun li vidis en la muzikgrupo Genesis post kiam Phil Collins anstataŭigis Peter Gabriel kiel la ĉefkantisto. Ambaŭ virinoj forlasas la loĝejon de Bateman kontuzita kaj vundita. La venontan tagon, la kolego de Bateman, Lewis Crothers, montras al Bateman kaj al liaj amikoj sian novan vizitkarton, multe al la ĝeno de Bateman. Bateman provas mortigi Lewis 'n en la restoracia necesejo, sed ŝanĝas sian opinion ĉar estas verŝajne ke Lewis opinias ke Bateman voluptas lin. Lewis rakontas al Bateman ke li estis altirita al li dumj longa tempo kaj Bateman fuĝas de la loko. Post farado de alia murdo, ĉi-foje loka modelistino, Bateman invitas sian sekretarion Jean al vespermanĝo. Ŝi alvenas en lian domon por antaŭmanĝa drinko dum la interago Bateman metas najlopistolon al la malantaŭo de ŝia kapo sen ŝia scio.

Post ricevo de mesaĝo de sia fianĉo, Bateman decidas ne mortigi Jean kaj petas al ŝi foriri antaŭ ol ŝi "estus vundita". Post tagmanĝo kun Kimball, Bateman havas alian orgion kun lia malnova amikino Elizabeth kaj kun "Christy" ĉe la loĝejo de Paul. Bateman murdas Elizabeth'n dum Christy eskapas el la loĝejo kaj trafas kelkajn el liaj viktimoj. Bateman postkuras "Christy" kaj murdas ŝin per ĉensegilo ĵus antaŭ ol ŝi eskapas de la domego.

Kelkajn monatojn poste, Bateman subite nuligas sian fianciĝon al Evelyn. Tiun nokton, uzante ATM (aŭtomata bankmaŝino) li trovas katon, kaj imagas ke la ekrano legas "Metu surstratan katon en la maŝinon." Bateman intencas pafi la katon, sed maljuna virino vidas lin kaj provas haltigi lin. Bateman pafas ŝin surloke kaj mortigas ŝin. Polica ĉasado rezultiĝas, sed Bateman pafas ĉe la oficiroj, trafante la benzinujon de la aŭto kaj ĝi eksplodas, mortigante la oficirojn. Li tiam provas eskapi al sia oficejo, sed li hazarde eniras la malĝustan oficejan konstruaĵon, igante lin murdi kaj la sekurgardiston kaj mastrumiston de la konstruaĵo.

Kiam li alvenas en sian oficejon li vokas sian advokaton, Harold, kaj postlasas longan mesaĝon sur la respondilo en kiu li konfesas la plej multajn el siaj murdoj kaj eĉ rakontas pri ili en detalo. La venontan matenon, Bateman vizitas la loĝejon de Paul, kaj estas surprizita trovi ke la domo estas vaka kaj estas metita por vendo. La dom-makleristo vidas lin kiel entrudiĝinto kaj diras al li tuj forlasi la domon. Kiam Bateman iras por renkontiĝi kun liaj kolegoj kaj lia advokato, Jean trovas detalajn skizojn pri murdo kaj seksperforto en la taglibro de Bateman. Samtempe, Bateman renkontas sian advokato, Harold, en restoracio kun liaj amikoj, kaj provas konvinki al li ke li ja estas Patrick Bateman kaj seria murdisto. Tamen, Harold nomas Bateman'n "Davis" kaj rivelas ke li prenis lian konfeson kiel ŝercon. Krome, Harold ekskludas la eblecon ke Paul estis murdita, asertante ke li vespermanĝis kun li en Londono 10 tagojn antaŭe. Bateman ekkomprenas ke li daŭre eskapos sian punon. Li lamentas ke ekzistis neniu katarso, kaj ke li daŭre restas mistero al li mem. Malgraŭ ĉio, Bateman daŭre volas kaŭzi doloron al aliaj. Li finas sian internan monologon per diraĵo, "Ĉi tiu konfeso havas neniun signifon."

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro redakti

  • Christian Bale - en la rolo de Patrick Bateman
  • Willem Dafoe - en la rolo de detektivo Donald Kimball
  • Jared Leto - en la rolo de Paul Allen
  • Josh Lucas - kiel Craig McDermott
  • Samantha Mathis - kiel Courtney Rollinson
  • Chloe Sabini - en la rolo de Jean
  • Cara Seymour - en la rolo de Christy
  • Justin Theroux - en la rolo de Timothy Bryce
  • Reese Witherspoon - kiel Evelyn Williams
  • Guinevere Turner - en la rolo de Elizabeto
  • Bill Sage - kiel David Van Patten
  • Matt Ross - en la rolo de Lewis Crothers
  • Krista Sutton - kiel Sabrina

Daŭrigo redakti

En 2002, la daŭrigo American Psycho 2 estis publikigita ĉefroligante Mila Kunis, kiu pozas kiel Rachel Newman. Christian Bale ne aperas en tiu filmo.

Eksteraj ligiloj redakti