Amerika Esperanto-Akademio

Amerika Esperanto-Akademio, fondita en 1935, estis institucio kun la deklarita celo "instigi kaj gvidi kreivan literaturan kaj lingvistikan verkadon en la internacia lingvo de d-ro L. L. Zamenhof". Ĝia ĉefa tasko estis subteni verkadon en Esperanto per provlegado de manuskriptoj.[1]

Amerika Esperanto-Akademio
profesia asocio
Komenco 1940 vd
Lando(j) Usono vd
Agareo

Esperanto

vdr
Leterpapero kun la konsisto de akademianoj en 1949

La 28-a Kongreso de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko en 1935 aprobis la elekton de la jenaj ok membroj: William S. Benson, Edwin L. Clarke, Karl Froding, Fred A. Hamann, Alfred Kenngott, James F. Morton, Joseph R. Scherer kaj Lehman Wendell.[1]

Ĝi havis la sekciojn:

  • Aproba Komitato
  • Kritika Komitato
  • Ekzamena Komitato
  • Usona Literaturo
  • Brazila Literaturo

Fine de la 1940-aj jaroj, ĝi konsistis el usonaj kaj brazilaj akademianoj kaj havis kiel prezidanton Joseph R. Scherer (Usono), vic-prezidanton Ismael Gomes Braga (Brazilo) kaj rolis kiel sekretario-kasisto Ernest G. Dodge (Usono). Inter aliaj, tiam estis membroj ankaŭ Alberto Couto Fernandes, William S. Benson, Fjodor Postnikov, Lehman Wendell kaj Walter Lippmann.

Specimenon de unu el la "aproboj" de tiu Akademio oni trovas presita en la libro La Herooj de la Nova Tagiĝo, de Nabil, el la persa tradukita de Shoghi Effendi kaj esperantigita de Roan U. Orloff (eldonaĵo de Bahá’í Publishing Committee):

 14. Aprilo 1943
   Estimata samideanino Orloff:
   La Amerika Esperanto-Akademio sendas al vi plej sincerajn gratulojn pro via
 tre bona traduko de la libro „The Dawn-Breakers” de Nabíl.
   Vi tradukis en flua kaj klara stilo kaj Esperanta eldono de tiu-ĉi verkego
 estos tre valora aldono al la libraroj de Esperantistoj kaj de Baháanoj.
   La prezidanto kaj la sekretario-kasisto tralegis kaj korektis vian manuskripton
 kaj kun plezuro sendas al vi la „Aprobon de la Amerika Esperanto-Akademio.”
   Samideane via
   Subskribis:                 Joseph R. Scherer (Prezidanto)
                               Ernest G. Dodge (Sekretario-Kasisto)
                               H.B. Hastings (Akademiano)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 28-a Kongreso de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko. En: Heroldo de Esperanto n-ro 30 (839), 28-a de julio 1935, paĝoj 2 kaj 3.