Amna Suleiman (naskiĝinta en 1988) estas instruistino kaj aktivistino por virina biciklado en Gaza-urbo. Depost 2016 ŝi gvidas la solan virinan biciklado-klubon en Gaza-urbo[1].

Amna Suleiman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1987 (1987-11-30) (36-jaraĝa)
en Damasko
Loĝloko Jabalia refugee camp
Ŝtataneco Palestino
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Suleiman naskiĝis en Damasko, Sirio kaj transloĝiĝis al la urbo Gaza en 1990. Ekde 2016 ŝi loĝis en la Jabalia-Kampadejo, palestina rifuĝinta tendaro situante 3 kilometrojn (1.9 mi) norde de Ĝabalija, kie ŝi volontulas en loka orfejo, instruante la Koranon kaj biciklas kun loka grupo de virinoj.

Rolo en virina biciklado redakti

En la regiono kie Amna Suleiman biciklas, nome la Gaza-strio, estas la kutimo ke virinoj ne plu biciklu post la aĝo de pubereco[2]. Suleiman komencis bicikladon en 2015 pro kialoj de sano kaj memorigi sin al la pli bonaj tempoj de ŝia infanaĝo. Baldaŭ poste, ŝi kreis kion oni konsideras esti la unua virina biciklado-klubo en Gaza-urbo sub la regado de la partio Hamas.

Virina partopreno en sportoj estis limigita en la Gaza-strio ekde kiam la partio Hamas revenis al la povo. Laŭ Ahmad Muheisin, oficialulo en la ministeria oficejo por la junularo kaj sportoj en Gaza, virina biciklado estas konsiderata kiel "malobservo" de la valoroj en Gaza. Kelkaj rimarkis ke estis pli kutima por virinoj bicikli en Gaza antaŭ la mezo de la 1980-aj jaroj.

Suleiman luktas por ke virinoj daŭre biciklu post pubereco. Ŝi estis citita en la New York Times dirante ke junaj virinoj en Gaza devus insisti je siaj estontaj edzoj ke ili permesu ke bicikli estu kondiĉo al ilia geedziĝo [3]. En 2016 ŝi estis portretita fare de BBC News kiel parto de ilia serio BBC 100 Virinoj. Ŝi diras ke ŝi esperas ke unu tago virinoj povos bicikli sen honto kaj malaprobo [4][5].

Vidu ankaŭ redakti

Wadjda (ar : وجدة), la verda biciklo, saudarabia & germana dramofilmo.

Referencoj redakti

  1. Al Waheidi, Majd & Hadid, Diaa, "In Gaza, Bicycles Are a Battleground for Women Who Dare to Ride, New York Times, la 22-an de februaro 2016.angle
  2. 100 Women 2016: The woman defying Gaza's biking 'ban', la 26-an de novembro 2016. angle
  3. In Gaza, Bicycles Are a Battleground for Women Who Dare to Ride New York Times, 22 februaro 2016 angle
  4. [https://www.bbc.co.uk/news/world-middle-east-38094578 Citaĵo el artikolo en BBC News angle
  5. Amna Suleiman and her bicycle (Amna Suleiman kaj ŝia biciklo), Girl Museum, la 21-an de decembro 2016. angle