Wadjda
Wadjda [Ŭaĝda] estas saudaraba/germana drama filmo de 2012. La filmo estis farita kaj reĝisorita fare de Haifaa Al-Mansour kaj filmita en Sauda Arabio. Ĝi estas la unua plenlonga filmo iam farita de ina saudarabia produktisto kaj la unua filmo farita tute en Sauda Arabio mem. La filmo gajnis plurajn premiojn ĉe kinfestivaloj ĉie en la mondo[1].
Wadjda | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | وجدة |
Originala lingvo | araba lingvo |
Kina aperdato | 2012, 31 aŭg. 2012, 5 sep. 2013 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Lutz Reitemeier |
Reĝisoro(j) | Haifaa al-Mansour |
Scenaro | Haifaa al-Mansour |
Loko de rakonto | Riado |
Muziko de | Max Richter |
Rolantoj | Reem Abdullah • Waad Mohammed • Mariam Alghamdi |
Produktinta firmao | Nordgermana Radio Bavara Radio Rotana Media Group |
IMDb | |
Rakonto
redaktiLa dek-jarulino Wadjda vivas kun sia patrino en antaŭurbo de Riado, la ĉefurbo de Sauda Arabio. Estas ŝia revo iam havi belegan verdan biciklon , sed en ŝia konservema lando, biciklado ne estas vidata kiel taŭga aktiveco por virinoj kaj knabinoj. Wadjda prifajfas tion kaj decidas ŝpari monon por povi mem aĉeti biciklon kaj povi defii ŝian koramikon Abdullah.
Roluloj
redaktiAktoro | Roluloj |
---|---|
Reem Abdullah | La patrino de Wadjda |
Wade Muhammad | Wadjda |
Abdullrahman Al Gohani | Abdullah (kiel Abdullrahman Algohani) |
Ahd Kamel | S-ino Hussa (kiel Ahd) |
Sultano Al - Assaf | Patro de Wadjda |
Rehab Ahmed | Noura |
Alanoud Sajini | Fatin |
Rafa Al-Sanea | Fatima |
Dana Abdullilah | Salma |
Nouf Saad | Korano-instruistino |
Ibrahim Almozael | Posedanto de butiko de ludiloj. |
, Mohammed Zahir | Iqbal, la ŝoforo |
Sara Aljaber | Leila |
Noura Faisal | Abeer |
Fono
redaktiLa farado de Wadjda estis peniga laboro. Reĝisorino Haifaa Al-Mansour havis grandajn problemojn akiri la financojn kaj la permeson por filmi en Sauda Arabio. La lando ne havas kinejojn kaj etan filmkulturon. Finfine ŝi venis en kontakto kun la germana produktada kompanio Razor Film Produktion kiu proponis al ŝi la necesajn kondiĉojn. Filmado en Riado estis malfacila, ĉar la reĝisorino ne povis interrilate kun ŝiaj viraj skipo-membroj en la publika spaco. La filmado okazis sekrete de el buseto, la interparolado de la skipo okazis helpe de portofono kaj la reĝisorado de la aktoroj okazis surbaze de kamerao-bildoj.
Ekde 2013 Sauda Arabio rajtigas al inoj bicikli publike, kvankam nur en parkoj kaj akompanataj de vira familiano. Kiam la tragikomedia filmo 'Wadjda' aperis en 2012, ankoraŭ tute ne estis ia 'bicikla libereco'. Ekde 2018 ankaŭ malaperis la malpermeso por saudarabaj virinoj stiri aŭton[2]. Parto de la saudarabia elito estas por ŝanĝo de la pozicio de virinoj en la socio, kion ilustras la fakto ke la reĝisorino akiris financan subtenon de la saudaraba princo al-Ŭalid bin Talal, la posedanto de araba amaskomunikila imperio, kiu mastrumas televidstaciojn, radiostaciojn kaj film-studiojn[3].
Referencoj
redakti- ↑ (nl) Kom kijken naar de feelgoodfilm: Wadja, Amnestio Internacia, (la retejo montras parteton el la filmo), la 23-an de februaro 2017.
- ↑ (nl) Wadjda Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, Primo TV, la 11-an de oktobro 2018, alirite la 17-an de januaro 2019.
- ↑ (nl) Jos van der Burg, Rebel op een fiets (ribelo surbickla), filmrecenzo, Filmkrant, la 6-an de majo 2015, alirite la 17-an de januaro 2019.
- Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la nederlanda vikipedia versio je la 17-a de januaro 2019.
Vidu ankaŭ
redakti- Amna Suleiman, aktivistino por virina biciklado en Gaza-urbo
Eksteraj ligiloj
redakti- (de, en) Oficiala retejo
- (en) Wadjda en la Interreta Filma Informtenejo.
- (en) Wadjda sur Rotten Tomatoes
- (en) Wajda International Film Festival Rotterdam.