Amonia fosfido

kemia kombinaĵo

Amonia fosfido(NH4)3P estas baza komponaĵo kun molara maso 85.09, rezultanta el la reakcio inter la amonia hidroksido kaj akva solvaĵo de fosfino aŭ PH3. La kombinaĵo estas preparita en laboratorio aŭ larĝaskale kiel sterko kaj fumigacianto. Ĉar ĝi ne estas solvebla en akvo, ĝia uzo malpliigas la malpurigoriskon de akvaj fontoj tra erodaĵo. Kvankam la komponaĵo estas baza, ĝi estas alte toksa kaj homoj estas malinstigitaj al senpera kontakto kun produktoj faritaj per ĝi. La amonia fosfido estas uzata en kazoj de diabeto pro ĝia alkala karaktero[2].

Amonia fosfido
Fosfino
P7−3
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Eksplodema
GHS Deklaroj pri damaĝoj H350, H361, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P270, P281, P308+313, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

En laboratorio la amonia fosfido estas preparebla per reakcio inter la natria fosfido kaj amonia acetato, laŭ la ekvacio:

Na3P + 3 NH4CH3COO = 3 NaCH3COO + (NH4)3P

La natria fosfido estis unue preparita de la franca esploristo Alexandre Baudrimont (1806-1880).

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Mosaicco. Arkivita el la originalo je 2015-09-12. Alirita 2017-06-03.
  2. Pharmaceutical Journal, Volume 55, 1895