Amonia acetato

kemia kombinaĵo
Amonia acetato
Alternativa(j) nomo(j)
Amonia etanato
Ammoniae acetatis liquor[1]
Kemia formulo NH4-H3C-COO
CAS-numero-kodo 631-61-8
ChemSpider kodo 11925
PubChem-kodo 517165
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj likveskaj kristaloj
  • Odoro iomete aceta
  • Ortorombaj kristaloj
Molmaso 77.08 g mol−1
Smiles O=C(O)C.N
Denseco 1.17 g/cm3 (20 °C)
  • 1.073 g/cm3 (25 °C)
    g/cm3 (likva)
Fandopunkto 110–114 °C
(230–237 ; 383–387 K)
Bolpunkto 117.1 °C (242.8 ; 390.2 K)
760 mm Hg, malkomponiĝas
Solvebleco 102 g/100 mL (0 °C)
  • 148 g/100 mL (4 °C)
  • 143 g/100 mL (20 °C)
  • 533 g/100 mL (80 °C)
Solvebleco Etanolo
Mortiga dozo (LD50) 386 mg/kg (muso, intravejna)
Ekflama temperaturo 136 °C (277 ; 409 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22, R36, R37, R38, R51
Sekureco S26, S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335, H402
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P273, P280, P302+352, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia acetato estas kemia kombinaĵo kun formulo NH4-H3C-COO aŭ C2H7NO2. Ĝi estas blanka solido kaj estas derivebla el la reakcio inter la amonio kaj la acetata acido. Ĝi estas komerce disponebla en pluraj koncentriĝoj kaj estas rilative malmultekosta. La amoniaj acetatoj estas blankaj kristaloj aŭ grajnetoj, prezentanta iomete vinagrodoron.

Ĝi estas eksplodema kiam forte varmigita. Samkiel la plejmulto el la organikaj kombinaĵoj, maldikaj pulvoroj, disfluantaj en la aero, en la ĉeesto de sparkiga fonto, rezultas en potenca danĝero pri pulvoro-eksplodo. Kiel fajrestingiloj oni povas uzi akvoŝaŭmon aŭ sprajon, sekpolvajn fajrestingilojn, kaj karbonan duoksidon. Akvosprajo uzeblas por malvarmigo de la kemiujoj, evitas pulvoro-formiĝon kaj izolas la kemiaĵon for de la fajro. La fajro devas esti estingita kontraŭ la vento kaj flamoj. Fajrestingistoj devas uzi protektivan ekipaĵaron kaj adekvatan vestaĵaron tiel ke la pulvoro aŭ fumoj ne estu inhalitaj, kaj protekti la haŭton kaj la okulojn.

Reakcio redakti

Reakcio 1 redakti

Amonia acetato estas peranto en la produktado de acetamido:

  +        

Reakcio 2 redakti

  • Reakcio de amonia karbonato kun acetata acido donante amonian acetaton:

  + 2   2  +  +  

Literaturo redakti


Referencoj redakti

  1. British Pharmacopoeia
  2. LabChem