Seksallogo

(Alidirektita el Amorveka)

Seksallogo, amorvekeco, atento erotika aŭ seksa allogeco, indikas la kapablon de individuo por veki seksan aŭ erotikan intereson de alia persono, kaj estas faktoro en la seksa selekto aŭ partnerelekto.

La flirtado (1904), de Eugene de Blaas

Tiu allogeco povas rilati kun la fizikaj ecoj (aspekto, movoj, voĉo kaj odoro) aŭ aliaj kvalitoj kaj ecoj de iu persono, inkluzive de lia aŭ ŝia stato en la socio. Propra seksallogo oni ofte klopodas plibonigi per atenti pri vestoj, parfumo, hararanĝo kaj alia ornamaĵo por stimuli la seksan intereson de alia persono. Opinioj pri seksallogo parte estas kulture difinitaj kaj antaŭ ĉio forte influita de sociigado, alkulturigo, edukado kaj informoj ricevataj fare de la amaskomunikiloj. Pro tio ordinaraj viroj kaj virinoj nerealime speguliĝas al konataj personoj el filmo, reklamo kaj amuzo. Krom tio certaj karaktertrajtoj, inteligenteco kaj socia statuso ludas rolon. Multe de tio kio rilatas al seksallogo tamen restas kaŝita, ĉar krom kulturo kaj propra karaktero ankaŭ biokemiaj procezoj ludas rolon kiuj grandparte ne submetiĝas al la konscio. Kio altiras nin en aliulo ni per aliaj vortoj jes povas raciigi por ni mem, sed pri la funkciado de feromonoj aŭ psikologiaj procezoj kaj predispozicioj k.c. ni ne konscias.

La karaktero de la alia persono kaj la rilato kun li ankaŭ influas la seksan altiron, kaj pro tio ĝi povas ŝanĝiĝadi en la sama altiranto kaj daŭri laŭlonge de la tempo. Krome, homo povas esti altirita al certaj situacioj, kio signifas, ke ĉi tiuj situacioj pliigos la altiron al homo, kiu estas en ili. Multaj homoj estas tiritaj al situacioj implikantaj rilatojn de kontrolo, submetiĝo kaj disciplino kaj partoprenas en BDSM-praktikoj.

Kvankam oni klopodis elpensi objektivajn kriteriojn por seksallogo, ĝi grandparte restas io subjektiva, dependa de la intereso de alia persono, ties observo, seksemo kaj kultura ĉirkaŭaĵo. Tiel ekzemple samseksemulo opinias ke persono de la sama sekso estas pli alloga ol iu de la alia sekso. Multaj homoj estas nur altiritaj al homoj de certa sekso, persono kiu estas altirita al membroj de sia propra sekso estas samseksema dum persono kiu estas altirita al alia sekso estas nomita aliseksema. Homo, kiu estas altirata de pli ol unu sekso, estas nomata ambaŭseksema, aŭ plurseksema. Persono, kiu estas altirata sendepende de la sekso, estas nomata panseksema (ĉiuseksemo) kaj homo, kiu estas allogata de emocio kaj karaktero, estas demiseksema. Homo, kiu tute ne spertas seksan altiron, je malalta nivelo aŭ malofte, estas senseksemulo.

Reklamado kaj komerco ofte uzas la emon de homo esti alloga: reklamoj uzas allogajn homojn por veki dezirojn kaj maltrankvilojn en la spektanto, ne ĉiam en maniero kiel li konscias. Filmoj kaj aliaj vidaj amaskomunikiloj uzas allogajn homojn por instigi homojn spekti ilin.

Vidu ankaŭ redakti

Seksa orientiĝo

Seksa edukado