Amy Clampitt

usona poeto

Amy Clampitt (15a de junio 192010a de septembro 1994) estis poeto kaj verkisto de Usono.[1]

Amy Clampitt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1920 (1920-06-15)
en New Providence
Morto 10-an de septembro 1994 (1994-09-10) (74-jaraĝa)
en Lenox
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Grinnell College vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • bibliotekisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Amy Clampitt naskiĝis la 15an de junio 1920 el kvakeraj gepatroj, kaj alportita en New Providence, Iovao. Ĉe la Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj kaj ĉe la najbara Altlernejo Grinnell ŝi ekstudis anglalingvan literaturon kio kondukis ŝin al poezio. Ŝi gradiĝis ĉe Grinnell, kaj el tiam ŝi loĝis ĉefe en Novjorko. Por vivteni sin, ŝi laboris kiel sekretariino ĉe Oxford University Press, kaj bibliotekistino ĉe la Nacia Societo Audubon, kaj kiel sendependa eldonisto. Meze de la 1960-aj jaroj, kiam ŝi estis 40jaraĝa, ŝi reekverkis poezion. ŝia unua poemo estis publikita de The New Yorker en 1978. En 1983, kiam ŝi estis 63jaraĝa, ŝi publikis sian unuan plenan kolekton, The Kingfisher (alciono). En la venonta jardeko Clampitt publikis kvin librojn de poezio, inklude What the Light Was Like (1985), Archaic Figure (1987), kaj Westward (1990). Ŝia lasta libro, A Silence Opens, aperis en 1994. Ŝi publikis ankaŭ esearon kaj kelkajn private printitajn eldonojn de ŝiaj pli longaj poemoj. Ŝi estis ankaŭ membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj kaj instruis ĉe la Altlernejoj Kolegio de Vilhelmo kaj Maria, Smith kaj Amherst, sed estis la tempo pasita en Manhattan, en malproksima loko de Maine, kaj en variaj veturadoj en Eŭropo, iama Sovetunio, Iovao, Kimrio, kaj Anglio kio pli rekte influis sur ŝia verko. Clampitt ricevis premiojn (Guggenheim, 1982, MacArthur, 1992). Ŝi mortis pro kancero la 10an de septembro 1994.

Verkaro redakti

Poemkolektoj redakti

Prozo redakti

  • A Homage to John Keats (Sarabande Press, 1984).
  • The Essential Donne (Ecco Press, 1988). ISBN 0-88001-480-6.
  • Predecessors, Et Cetera: Essays (University of Michigan Press, 1991). ISBN 0-472-06457-6.

Referencoj redakti

  1. Grimes, William, "Amy Clampitt, 74, Late Bloomer Who Rose to Heights of Poetry", The New York Times, 12a Septembro 1994. Kontrolita 2008-07-27.

Eksteraj ligiloj redakti