Analcito

(Alidirektita el Analcimo)

Analcimoanalcito (el la greka analkimos - "malforta") estas blanka, griza aŭ senkolora tektosilikata mineralo. Analcito konsistas el hidratigita natri-aluminia silikato en kuba kristalformo. Ties kemia formulo estas NaAlSi2O6·H2O. Minoraj kvantoj de kalio kaj de kalcio povas anstataŭi natrion. Ankaŭ ekzistas arĝento-portanta sinteza variaĵo (nome Ag-analcito).

Ruĝecaj kristaloj de analcito ĝis 1.8 cm grandaj el Irano.

Analcito estas kutime klasita kiel zeolita mineralo, sed strukture kaj kemie ĝi estas pli simila al la feldspatoidoj. Analcito aperas kiel unuaranga mineralo en analcita bazalto kaj aliaj alkalaj magmorokaĵoj. Ĝi ekzistas ankaŭ kiel kavaĵo kaj fendaĵoj asociaj kun prehnito, kalcito, kaj zeolitoj.

Ĝi estis trovita en la Ciklopaj insuloj de Sicilio, en Provinco Trento de norda Italio, en Viktorio en Aŭstralio; la Kergelenoj en la Hinda Oceano; en la kuprodistrikto ĉe la Supra Lago de Miĉigano, Bergen Hill, Nov-Ĵerzejo, Golden, Koloradio, kaj ĉe la lago Searles, Kalifornio en Usono; kaj en Cape Blomidon, Nov-Skotio kaj Monto Saint-Hilaire, Kebekio,[1] en Kanado; kaj en Islando, kaj lastatempe en Namibio.

Notoj redakti

  1. [MINERALOGY AND GEOLOGY OF THE POUDRETTE QUARRY, MONT SAINT-HILAIRE, QUÉBEC https://www.mcgill.ca/redpath/files/redpath/guidebook_4a_final2.pdf] de Charles Normand kaj Peter Tarassoff. Alirita la 31an de Aŭgusto 2021.