András Béres (etnografo)
András Béres [andrAŝ bEreŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Béres András estis hungara muzeologo, etnografo, arkivisto, dancisto, koreografo.
András Béres (etnografo) | |
---|---|
András Béres | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1928 en Rozsály |
Morto | 14-an de novembro 1993 (65-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • etnologo • muzeologo • dancisto • koreografo |
András Béres[1] naskiĝis la 16-an de majo 1928 en Rozsály, li mortis la 14-an de novembro 1993 en Debrecen.
Biografio redakti
András Béres maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste li akiris an diplomon en Universitato de Debrecen en 1950. Post la diplomo li laboris en la loka muzeo, inter 1957-1969 li estis muzeestro. Li fondis muzeon en Hortobágy. Inter 1970 kaj 1987 li estis arkivisto en la sama urbo, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1959 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1983, antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li kontribuis en etnografiaj temoj.
Jam ekde 1948 li estis popoldancisto. Post 2 jaroj li fondis ensemblon, kiun li gvidis ĝis 1990. Tiutempe li kreis koreografiaĵojn.
Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1954-1987.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Debreceni cifraszűr (1955)
- A nádudvari fekete kerámia (1965)
- Rozsályi népmesék (1967)
- Arra van egy kőhíd rakva (1982)
- Betyárok nyomában (1990)
Elektitaj koreografiaĵoj redakti
- Mikepércsi csárdás
- Kerezsi leánytánc
- Nagybáródi táncok
- Szatmárököritói fergeteges
- Három tánc Bartók zenéjére
Memorigiloj redakti
- memortabulo en 2010 en Debrecen[2]
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ http://resolver.pim.hu/auth/PIM47331 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://kultura.hu/emlektablat-avattak-beres-andras-neprajzkutato-tiszteletere-debrecenben/