András Libik [andrAŝ], eksterlande konata André Libik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Libik András estas hungara-franca-germana reĝisoro, filmoproduktoro, scenaristo. Lia frato estis György Libik.

András Libik
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1932 (1932-02-25) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioOkcidenta GermanioHungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • production manager
vdr

András Libik[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1932 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Libik frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Sárospatak kaj Zugo (komunumo). Inter 1950–1952 li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, sed pro politikaj kaŭzoj li estis forigita. Li vivtenis sin el tradukaĵoj (Jean Anouilh, Georges Sadoul, Béla Balázs). Li estis signifa partoprenato de la Hungara revolucio de 1956, li rekte apartenis al rondo de Imre Nagy (politikisto). Depost la fiasko li disidis al Parizo. Post 2 jaroj li jam faris filmojn. Inter 19621972 li filmis en Okcidenta Berlino, poste en Munkeno. En 1972 li ricevis germanan ŝtatanecon. En 1992 li hejmenvenis kaj ekloĝis en Nagykovácsi, poste li ricevis plurajn postenojn. Li ricevis premiojn inter 1962-1996.

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto) redakti

  • The Rise and Fall of the Third Reich (televida dokumenta filmo, 1968)
  • Hungária kávéház (televida serio, 1976)
  • Viadukt (1983)
  • Ruby (televida serio, 3 epizodoj, 1991)
  • Kalózjárat (televida filmo, 2000)

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • The Ancestors (mallonga filmo, 1962); ankaŭ scenaristo
  • Einige Tage im Leben des (televida serio, 1967)

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Der politische Mord (televida serio, 1965-1966)
  • Im Zweifel gegen den Angeklagten? (televida serio, 1975)

Fontoj redakti

Referencoj redakti