András Monory Mész

András Monory Mész [andrAŝ monori mEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Monory Mész András estas hungara reĝisoro, kameraisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mész András.

András Monory Mész
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1954 (1954-02-06) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoroĉefkameraistoaktoro
vdr
János Xantus kaj András Monory Mész

András Monory Mész[1][2] naskiĝis la 6-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Monory Mész akiris reĝisoran-kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Fábri (reĝisoro) kaj György Illés. Inter 1980–1983 li estis ĵurnalisto kaj kameraisto en franca televido, inter 1983-1989 li havis altan postenon en filma studio en Budapeŝto, inter 1997–2000 en Hungara Televizio. Li doktoriĝis en 2002 en la altlernejo (intertempe levita universitato). Li ricevis premiojn inter 1979-1991.

Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto) redakti

  • Verzió (1979)
  • Bebukottak (dokumenta filmo, 1985) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo, filmomuntisto
  • Az én légióm (1989)

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Zsúr (mallonga filmo, 1975)
  • Románc (televida filmo, 1989) - ankaŭ scenaristo
  • Meteo (1990) - ankaŭ scenaristo

Lia filmo kiel helporeĝisoro redakti

  • Játszani kell (1984)

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A sípoló macskakő (1972) - Gábor Pataki
  • Hogyan kell egy szamarat etetni? (1974) - Zoltán
  • The Josephine Baker Story (1991) - raportisto
  • A játékos (1997) - juna aristokrato
  • Hátsó lépcső (2014) - D-ro De Lagarde

Fontoj redakti

Referencoj redakti