Johannes Andreas JOLLES (Den Helder, 7a de aŭgusto 1874 - Leipzig, 22a de februaro 1946), plej konata per la franca versio de sia nomo André Jolles, estis nederlanda lingvisto kaj arthistoriisto.

André Jolles
Persona informo
Johannes Andreas Jolles
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1874 (1874-08-07)
en Den Helder
Morto 22-an de februaro 1946 (1946-02-22) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioReĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • verkisto de nefikcio • literatursciencisto • man of letters vd
Laborkampo literatursciencobildartohistorio vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jolles estis proksima amiko de la nederlanda historiisto Johan Huizinga ekde 1896 ĝis 1933, kiam Jolles aliĝis al la NSDAP en Germanio. En 1925, Jolles interŝanĝis malferman korespondadon kun Huizinga pri la limoj kaj proksimaĵoj inter historio kaj literaturo, publikigita en la ĵurnalo De Gids. En la kampo de lingvistiko, Jolles estas konsiderata unu el la plej gravaj reprezentantoj de morfologio en la frua 20-a jarcento, havante ne nur Huizinga kiel sia interparolanto en tiu ĉi afero, sed ankaŭ Aby Warburg . Lia plej konata libro, Einfache Formen (Simplaj Formoj), apartenas al la areo de literatura ĝenroteorio, traktante la antaŭ-literaturajn intencojn kiuj formas literaturon mem.

Verkoj redakti

  • 1906 - Vitruvs Aesthetik
  • 1908 - Die ägyptisch-mykenischen Prunkgefässe
  • 1919 - Von Schiller zur Gemeinschaftsbühne
  • 1922 - Die Freimaurerei. Wesen und Brauchtum. Erstes Buch: Die Entstehung der Freimaurerei
  • 1923 - Bezieling en Vorm. Essays over letterkunde
  • 1930 -Einfache Formen. Legende, Sage, Mythe, Rätsel, Spruch, Kasus, Memorabile, Märchen, Witz