Andrés Carranque de Ríos

hispana verkisto, ĵurnalisto kaj aktoro

Andrés CARRANQUE de Ríos [kaRANke] (Madrido, 1902 - samloke, 6a de oktobro 1936) estis hispana verkisto, ĵurnalisto kaj aktoro.

Andrés Carranque de Ríos
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1902 (1902-04-25)
en Madrido
Morto 6-an de oktobro 1936 (1936-10-06) (34-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
Laborkampo rakonto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis de malriĉa familio (14 gefratoj) en popola kvartalo de Madrido (El Rastro). Li eklaboris kiel knabo en diversaj okupoj. Ekde 1918 li jam vagadis senpage kaj senhejmis (kiel rezulto estis oftege enkarcerigita) tra Santandero, Bilbao, Parizo, Antverpeno ktp. Almozulis kaj vizitis tre diversajn prizonojn, kio ofte utilis al li por legadi abunde. Ĉefe en Hispanio li ricevis apogon de anarkiistoj. De tiu epoko li ekhavis materialon por libro de poezio Nómada (1923), kaj rakontoj aperintaj en la tiama gazetaro.

Samjare li militservis kaj poste sukcesis aliri al literatura etoso, pere de noveloj publikigitaj en Ahora, La Voz, Heraldo de Madrid, Estampa kaj Ciudad), kaj ekkarieris kine kiel figuranto, ekzemple por filmoj tiom diversaj kiel la superrealista Al Hollywood madrileño (1927), de Nemesio M. Sobrevila, aŭ la adaptaĵo de Zalacaín el aventurero (1929), de Francisco Camacho pri la novelo de Pío Baroja, kiun li konis dum la filmado, kaj kiu verkis la prologon de lia romano Uno (1934). Li aperis ankaŭ en La del soto del Parral (1929) de León Artola kaj en El héroe de Cascorro (1929), de Emilio Bautista. La 5an de novembro 1930 li veturis al Parizo serĉe de laborposteno kiel dublisto en la unuaj farotaj sonfilmoj en hispana lingvo.

Tiam en kontakto kun la hispanisto Jean Cassou kaj la poeto René Crevel li aliris al la superrealistaj etosoj de Parizo. Reveninte li publikigis sian membiografian romanon Uno (1931). En 1936 li denove veturas al Parizo por kvara kaj lasta fojo, formante parton de la hispana delegitaro al la Unua Internacia Kongreso por la Defendo de la Kulturo. Alveninte tien li iris viziti Crevel, sed li ĵus estis memmortiginta sin la antaŭan tagon.

Li publikigis sian romanon Cinematógrafo, kadre de realisma tradicio, sed kun influoj de Dostojevskij. Ĝi temas pri la kinetoso tute kritike. Kvakam li koincidis kronologie kun la cetero de la Generacio de la 27-a kaj eĉ laŭ diversaj faktoroj (verkis poezion, alproksimiĝis al avangardoj kaj publikigis ĵurnalisme), li apenaŭ kontaktis kun la pli burĝaj verkistoj de la ĉefa grupo de la generacio. Li mortis frue pro stomaka kancero en 1936 jam sub la unuaj bombardado al Madrido fare de la frankisma armeo.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • “Estival”, España, num. 380, 28-VII-1923.
  • “Edad primera”, Vértice, num. 3, 1-XII-1923.
  • Poemas, El Bidasoa, 12-VIII-1928.
  • Nómada, Madrid: Fernando Fe, 1923.

Noveloj redakti

  • Un astrónomo, La Voz, num. 1125, 1-I-1924.
  • En invierno, Estampa, num. 267, 18-II-1933.
  • En la cárcel, Estampa, num. 284, 6-V-1933.
  • El método, Estampa, num. 284, 17-VI-1933.
  • Los primeros pasos, Nuevo Mundo, num. 2055, 28-VII-1933.
  • De la vida del señor Etcétera, Ahora, num. 831, 12-VIII-1933.
  • Los trabajadores, Estampa, num. 301, 14-X-1933.
  • Gente joven, Ahora, num. 987, 10-II-1934.
  • De tres a cinco de la madrugada, Estampa, num. 358, 24-XI-1934.
  • El señor director, Ciudad, num. 4, 16-I-1935.
  • Cuatro hombres encarcelados, [¿?]
  • Y el sol sale, en Historia de un día de la vida española, Tensor, num. 5 kaj 6, oktobro 1935.
  • De la vida del señor Etcétera y otras historias, José Luis Fortea, Madrid: Helios, 1970. Col. “Hechos y Palabras”, 1.

Romanoj redakti

  • Uno, Madrid: Espasa-Calpe, 1934.
  • Uno en la Obra completa, Madrid: Ediciones del Imán, 1998.
  • La vida difícil, Madrid: Espasa-Calpe, 1935.
  • La vida difícil, Madrid: Turner, 1975.
  • La vida difícil en la Obra completa, op. cit.
  • Cinematógrafo, Madrid: Espasa-Calpe, 1936.
  • Cinematógrafo en Las mejores novelas contemporáneas, IX, Barcelona: Planeta, 1963.
  • Cinematógrafo, Madrid: Ayuntamiento y Comunidad de Madrid, 1993.
  • Cinematógrafo, Madrid: Viamonte, 1997.
  • Cinematógrafo en la Obra completa, op. cit.

Gazetartikoloj redakti

  • “Un nuevo sistema de vivienda”, Estampa, num. 296, 9-IX-1933.
  • “África misteriosa”, Estampa, 16-IX-1933.
  • “Catalina Bárcena y Martínez Sierra vuelven a España para producir películas en Madrid”, Estampa, num. 303, 27-X-1933.
  • “Seis horas dentro de un taxi”, Nuevo Mundo, num. 2075, 15-XII-1933.
  • “El Congreso Internacional de Escritores para la defensa de la Cultura”, Heraldo de Madrid, 17-VI-1935, 26-VI-1935 kaj 1-VII-1935.
  • “Los escritores y el pueblo, Línea, num. 1, 29-X-1935.
  • “La cultura y el orden”, Línea, num. 1, 19-X-1935.

Referencoj redakti