Anikó Hivatal
Anikó Hivatal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hivatal Anikó estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝiaj hungarsistemaj nomoj estis pro la unua geedziĝo Lendvay Mártonné aŭ Lendvayné Hivatal Anikó, pro la dua geedziĝo al Lajos Latkóczy Latkóczyné. Estis ŝi, al kiu verkis poemojn Sándor Petőfi, Mihály Vörösmarty, János Garay.
Anikó Hivatal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1814 en Peŝto |
Morto | 6-an de aŭgusto 1891 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-2-22 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Márton Lendvay (1807–1858) Lajos Latkóczy |
Infano | Márton Lendvay (1830–1875) ( Márton Lendvay (1807–1858)) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Anikó Hivatal [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1814 en Pest (urbo), ŝi mortis la 6-an de aŭgusto 1891 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAnikó Hivatal komencis sian aktoran karieron kiel sesaĝa knabino sub nomo Balog Nina en Pozsony, baldaŭ en Győr kaj en aliaj urboj kun trupo de Ferenc Komlóssy (aktoro), en la jaroj 1829 kaj 1830 en sia naskiĝurbo sub nomo Anikó. Ŝi konatiĝis kun Márton Lendvay (patro) en teatro en Balatonfüred en 1830, ili geedziĝis post 2 jaroj en Győr. Ŝi naskis filon same estontan aktoron Márton Lendvay (filo). Ŝi havis rolojn en pluraj urboj de Hungara reĝlando, fine ŝi estis fondinta membro de Teatro Magyar de Pest en 1937. Ŝi restis en la teatro ĝis 1859 (la teatro estis alinomita Nacia Teatro (Pest)). En 1848 ŝi eksedziniĝis kaj ŝia pli nova edzo estis pentristo Lajos Latkóczi. En 1860 ŝi pensiuliĝis kaj plene retiriĝis.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Kotzebue Bujdosó Ámor (1825) - Amália
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Otelo - Desdemona
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Schiller:
- Maria Stuart - titolrolo
- Kabale und Liebe - Lujza
- Molière: Tartufo - Dorine
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [2]