Ankleŝvar
Ankleŝvar, (foje Ankaleŝvar) laŭ guĝarata lingvo અંકલેશ્વર estas industria urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en distrikto de Baruĉ.
Ankleŝvar | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 393001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 36′ N, 73° 0′ O (mapo)21.673Koordinatoj: 21° 36′ N, 73° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 12 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Ankleŝvar havis populacion de 140 839 en 2011 kun legopovo de 79%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio redakti
Ankleŝvar situas sur la marborda ebenaĵo tre proksime al rivero Narmado, ankaŭ la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 20 m. Distrikta sidejo Baruĉ troviĝas 17, Surat 50, Navsari 76, Vadodara 79, Bhavnagar 89, Nandurbar 131, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 160, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 182, Mumbajo 296, tutlanda ĉefurbo Delhio 887, Kolkato 1586 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano. Baldaŭ Ankleŝvar sekvis la najbaran Baruĉ en la industriiĝo.
Ekonomio redakti
Ankleŝvar havas 1500 kemiajn uzinojn, produktantaj insekticidojn, medikamentojn, kaj farbojn. Ekster la urbego oni okupiĝas pri agrikulturo kaj bredado, plej ofte pri sukerkanoj kaj kotonoj.
Lingvoj redakti
En Ankleŝvar la oficiala lingvo estas la guĝarata.
Religioj redakti
En Ankleŝvar plejparto de la populacio estas hinduoj (70%), krome muslimoj (27%), iomete aliaj.
Eduko redakti
En Ankleŝvar la altnivela eduko okazas angle aŭ guĝarate en institutoj, akademioj kaj kolegioj.
Klimato redakti
Ankleŝvar troviĝas en savanoklimato (Aw) kun influo de la Araba Maro. La somero komenciĝas en frua marto kaj daŭras ĝis junio. Aprilo kaj majo estas la plej varmaj monatoj, la meza kulmina temperaturo 40 °C. La musono komenciĝas en malfrua junio. Vintro daŭras de decembro ĝis fino de februaro kun temperaturoj 23 °C.
Trafiko redakti
Ankleŝvar havas trairan fervojan linion kun stacidomo inter la ĉefa linio Delhio-Mumbajo. La fervojo venas el Baruĉ tra ponto, sed ekzistas flanka linio, kiu sekvas la riveron al la fonta direkto. Ankaŭ 2 vojoj venas tra pontoj el Baruĉ. Fine 4 aliaj vojoj kuras al Ankleŝvar. La plej proksimaj enlandaj flughavenoj funkcias en Surat kaj Vadodara.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejoj, precipe hinduaj
Fontoj redakti
- WikiTrans