Baruĉ

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Baruĉ, laŭ guĝarata lingvo ભરૂચ, Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, municipo kaj iama marhaveno en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo supozeble venis de Bar kaj Oaĉ (બર્+ઓચ) kun signifo "lokalizita sur monteto". Ĝi estis konata dum la longa historio kiel Bhrigukachchha (भृगुकच्छ), Bhrigupur, Barygaza (kun la signifo "profunda-trezoro"), Bargosa, "Bharuĉ" sub islama periodo, "Broach" sub brita rego.

Baruĉ
urbo
Administrado
Poŝtkodo 392001
Demografio
Loĝantaro 158 253  () [+]
Loĝdenso 4 478 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 42′ N, 72° 58′ O (mapo)21.772.966666666667Koordinatoj: 21° 42′ N, 72° 58′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 35,34 km² (3 534 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Baruĉ (Guĝarato)
Baruĉ (Guĝarato)
DEC
Baruĉ
Baruĉ
Situo de Baruĉ
Baruĉ (Barato)
Baruĉ (Barato)
DEC
Baruĉ
Baruĉ
Situo de Baruĉ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bharuch [+]
vdr
Ponto en Baruĉ

Demografio redakti

Baruĉ havis populacion de 288 244 en 2021 kun legopovo de 97%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

 
Alia ponto en Baruĉ

Geografio redakti

Baruĉ situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero Narmado, sed la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 15 m. Ankleŝvar troviĝas 17, Surat 56, Ĥambat kaj Bhavnagar po 73, Vadodara 75, Navsari 84, Nandurbar kaj iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado po 148, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 170, Malegaon 214, Mumbajo 305, tutlanda ĉefurbo Delhio 886, Kolkato 1600 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Baruĉ estas la plej maljuna urbo de Guĝarato kaj havas historion de erao de faraonoj. En antikva Hindio ĝi estis grava komerca haveno kun arabaj, etiopaj, egiptaj, grekaj, persaj, romianaj, kartaganaj, veneciaj kontaktoj. Ĉe la fino de la 17-a jarcento ĝi estis prirabita dufoje, sed revigliĝis rapide. La akvobaraĵo sur Narmado kaŭzis perdon de la origina haveno de Baruĉ, la plej proksima haveno nun estas en Dahej.

Ekonomio redakti

En Baruĉ krom la komercado ankaŭ la agrikulturo (precipe arakidoj kun ties prilaboro) prosperis. La grundo estas tre ideala por kotonkultivado. La urbego ankaŭ gastigas plurajn multnaciajn firmaojn, ĉefe la kemia industrio estas signifa.

Lingvoj redakti

En Baruĉ la oficiala lingvo estas la guĝarata.

Religioj redakti

En Baruĉ plejparto de la populacio estas hinduoj (76%), krome muslimoj (22%), iomete aliaj.

Eduko redakti

En Baruĉ la altnivela eduko okazas angle aŭ guĝarate en filioj de universitato kaj aliaj altlernejoj, institutoj. Ekzistas ankaŭ 115-jara sanskrita instituto.

Klimato redakti

Baruĉ troviĝas en savanoklimato (Aw) kun influo de la Araba Maro. La somero komenciĝas en frua marto kaj daŭras ĝis junio. Aprilo kaj majo estas la plej varmaj monatoj, la meza kulmina temperaturo 40 °C. La musono komenciĝas en malfrua junio. Vintro daŭras de decembro ĝis fino de februaro kun temperaturoj 23 °C.

Trafiko redakti

Baruĉ havas trairan fervojan linion kun stacidomo inter Surat-Vadodara laŭ ĉefa linio Delhio-Mumbajo. La busa stacidomo en koro de la urbego estas la plej okupata en okcidenta Barato. La loka vojaĝado okazas per aŭtobusoj aŭ aŭtorikiŝoj. 5 vojoj kuras al la urbego. 2 pontoj helpaj la trafikon. La plej proksimaj enlandaj flughavenoj funkcias en Surat kaj Vadodara.

 
Templo en Baruĉ

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans