Bhavnagar
Bhavnagar, (ભાવનગર) estas metropolo, havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Guĝarato.
Bhavnagar | ||
urbo | ||
Flughaveno en Bhavnagar
| ||
|
||
Lando | Barato | |
---|---|---|
Ŝtato | Guĝarato | |
Situo | Bhavnagar | |
- alteco | 24 m s. m. | |
- koordinatoj | 21° 46′ 00″ N 72° 09′ 00″ O / 21.76667 °N, 72.15000 °O (mapo) | |
Areo | 53 km² (5 300 ha) | |
Loĝantaro | 600 594 (2009) | |
Horzono | UTC + 5:30 | |
Poŝtkodo | 364 001 | |
Telefona antaŭkodo | 278 | |
Aŭtokodoj | GJ-04 | |
![]() | ||
![]() |
GeografioRedakti
Bhavnagar etendiĝas laŭ la Araba Maro en okcidenta parto de la lando. Gandinagaro troviĝas 228 km-ojn.
HistorioRedakti
Bhavnagar fondiĝis en 1723. Ĝi estis kaj estas grava komerca haveno kaj longe estis ankaŭ ĉefurbo de loka regno. En 1705, 1938 kaj en 2000 tertremoj okazis.
KlimatoRedakti
Bhavnagar havas duone dezertan klimaton kun influo de musono. La varmegaj someroj daŭras de marto ĝis junio. Poste sekvas musono ĝis oktobro, nur tiam pluvas resume 550 mm. La temperaturo varias inter 15-40 °C.
TrafikoRedakti
Bhavnagar estas bone ligita al aliaj gravaj grandurboj de Guĝarato, kiel ekzemple Vadodara, Ahmadabado, Raĝkot kaj Surat. Ĝi estas same bone ligita per fervojo al Ahmadabado, Mumbajo, Surat kaj Vadodara. La urbo havas flughavenon kaj maran havenon.