Malegaon, laŭ urdua lingvo مالیگاؤں, marate मालेगाव Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Nasiko.

Malegaon
urbo
Administrado
Poŝtkodo 423203
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 33′ N, 74° 33′ O (mapo)20.5574.55Koordinatoj: 20° 33′ N, 74° 33′ O (mapo) [+]
Areo 68,56 km² (6 856 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Malegaon (Maharaŝtro)
Malegaon (Maharaŝtro)
DEC
Situo de Malegaon
Malegaon (Barato)
Malegaon (Barato)
DEC
Situo de Malegaon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malegaon [+]
vdr
Palaco en Malegaon

Geografio

redakti

Malegaon situas laŭ rivero en alteco de 438 m. Dule troviĝas 47, Nandurbar 95, distrikta sidejo Nasiko 99, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 111, Ĝalgaon 121, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 251, tutlanda ĉefurbo Delhio 938, Kolkato 1449 kilometrojn (aere) [1].

 
Fortikaĵo de Malegaon

Demografio

redakti

Laŭ la censo en 2011 Malegaon havis populacion de 471 006, kun la aglomeraĵo 576 425.

Historio

redakti

Malegaon (antaŭe Maligaon) estiĝis krucvojo. Ekde 1740 komencis konstrui fortikaĵon dum 25 jarojn, tial konsiderinda nombro da islamaj laboristoj kaj metiistoj ekloĝis en la areo. Post kiam la britoj konkeris la fortikaĵon en 1818, islamanoj el Hajderabado migris al la regiono. Ribelo okazis en 1857, malsatkatastrofo en 1862. Komunumaj tumultoj, precipe pro islamanoj okazis en la 1960-aj jaroj.

Ekonomio

redakti

Malegaon estas konata kiel teksa centro de Maharaŝtro, sed menciindas ankaŭ la filma industrio. La proksimaj vilaĝoj produktas ĉefe cepojn.

Lingvoj

redakti

78.23% de la populacio de Malegaon parolis la urduan, 16.76% la maratan, 1.77% la hindan lingvon kiel sia gepatra lingvo.

 
Fortikaĵa enirejo

Religioj

redakti

En Malegaon vivas majoritate islamanoj 78,95%, hinduoj 18,50% budhanoj 1.42%.

Edukado

redakti

En Malegaon akademioj kaj kolegioj funkcias.

Klimato

redakti

En Malegaon pluvas jare po 570 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 18-34 °C.

Trafiko

redakti

Maleagon ne havas fervojan kontakton, sed 5 vojoj kuras al la urbego. 2 pontoj helpas la trafikon. La mapo montras la plej proksiman flughavenon en Dhule.

Vidindaĵoj

redakti