Anne Hathaway (Shakespeare)

edzino de William Shakespeare.

Anne HATHAWAY (Shottery, 1556 - Stratford-upon-Avon, 6a de aŭgusto 1623) estis la edzino de la angla poeto kaj dramaturgo William Shakespeare.

Anne Hathaway
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1555 (1555-11-30)
en Shottery
Morto 6-an de aŭgusto 1623 (1623-08-06) (67-jaraĝa)
en Stratford-upon-Avon
Tombo Warwickshire vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro Richard Hathaway vd
Edz(in)o William Shakespeare vd
Infanoj Hamnet Shakespeare • Susanna Hall • Judith Quiney vd
Profesio
Okupo companion vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Anne Hathaway kreskiĝis en Shottery, vilaĝo apuda al Stratford-upon-Avon, Warwickshire, Anglio. La familia domo — dekduĉambra — estis ĉirkaŭita de bieno de ĉirkaŭ 36 hektaroj. Hathaway edziniĝis al Shakespeare en novembro 1582, trimonate graveda. Tiam ŝi estis 26-jaraĝa, dum Shakespeare estis nur 18-jaraĝa. Tiu aĝ-diferenco kaj la gravedeco pensigis al multaj historiistoj, ke tiu geedziĝo estis devigita fare de la familio de la edzino, spite al la fakto, ke ne estas konfirmaj pruvoj. Anne havis tri gefilojn: nome Susanna en 1583, kaj ĝemeloj Hamnet kaj Judith en 1585.

Amplekse oni kredas, ke la geedzeco ne estis feliĉa. Dum la plej granda parto de ilia vivo kiel geedzoj la poeto loĝis en Londono, verkante kaj ludante siajn verkojn, dum Anne Hathaway restis en Stratford. Krome, en sua testamento, Shakespeare lasis al Anne nur sian «duan plej bonan liton», kio fakte kondukis al fakuloj al tre malaj interpretoj. Ankaŭ diversaj aludoj en la sekŝpiraj tekstoj kondukis al fakuloj al tre diversaj interpretoj.

Ŝi mortis la 6an de aŭgusto 1623, probable estante 67- aŭ 68-jaraĝa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti