Anne Hathaway (Shakespeare)
Anne HATHAWAY (Shottery, 1556 - Stratford-upon-Avon, 6a de aŭgusto 1623) estis la edzino de la angla poeto kaj dramaturgo William Shakespeare.
Anne Hathaway | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1555 en Shottery | |
Morto | 6-an de aŭgusto 1623 (67-jaraĝa) en Stratford-upon-Avon | |
Tombo | Warwickshire vd | |
Lingvoj | franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Familio | ||
Patro | Richard Hathaway vd | |
Edz(in)o | William Shakespeare vd | |
Infanoj | Hamnet Shakespeare • Susanna Hall • Judith Quiney vd | |
Profesio | ||
Okupo | companion vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Anne Hathaway kreskiĝis en Shottery, vilaĝo apuda al Stratford-upon-Avon, Warwickshire, Anglio. La familia domo — dekduĉambra — estis ĉirkaŭita de bieno de ĉirkaŭ 36 hektaroj. Hathaway edziniĝis al Shakespeare en novembro 1582, trimonate graveda. Tiam ŝi estis 26-jaraĝa, dum Shakespeare estis nur 18-jaraĝa. Tiu aĝ-diferenco kaj la gravedeco pensigis al multaj historiistoj, ke tiu geedziĝo estis devigita fare de la familio de la edzino, spite al la fakto, ke ne estas konfirmaj pruvoj. Anne havis tri gefilojn: nome Susanna en 1583, kaj ĝemeloj Hamnet kaj Judith en 1585.
Amplekse oni kredas, ke la geedzeco ne estis feliĉa. Dum la plej granda parto de ilia vivo kiel geedzoj la poeto loĝis en Londono, verkante kaj ludante siajn verkojn, dum Anne Hathaway restis en Stratford. Krome, en sua testamento, Shakespeare lasis al Anne nur sian «duan plej bonan liton», kio fakte kondukis al fakuloj al tre malaj interpretoj. Ankaŭ diversaj aludoj en la sekŝpiraj tekstoj kondukis al fakuloj al tre diversaj interpretoj.
Ŝi mortis la 6an de aŭgusto 1623, probable estante 67- aŭ 68-jaraĝa.
Vidu ankaŭ redakti
- Anne Hathaway, aktorino
Eksteraj ligiloj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anne Hathaway (Shakespeare) en la hispana Vikipedio.