Malfermi la ĉefan menuon

Anne VANDERLOVE (naskiĝis la 11-an de novembro 1943, en Hago, mortis la 30-an de junio 2019, en Finistère; vera nomo Van Der Leeuwe) estis franca kantisto, post infanetaĝo en Nederlando ŝi revenis Francion kiam ŝiaj gepatroj eksiĝis.

Anne Vanderlove
Anne vanderlove .jpg
Persona informo
Naskonomo Anna Van der Leeuw
Naskiĝo 11-an de decembro 1939 (1939-12-11)
en Hago
Morto 30-an de junio 2019 (2019-06-30) (79-jara)
en Finistère
Mortokialo kancero
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio kantaŭtoro
Information icon.svg
vdr

Ŝi registris sian unuan diskon, kaj koncertrondis tra Francujo en 1967. Tiam ŝia kanzono ‘’Ballade en Novembre’’ (Novembra balado) havis grandegan sukceson. Bedaŭrinde ŝia impresario, la diskfirmao, la radiostacioj senhonte ekspluatis ŝian naivecon de juna nova artisto. Ŝi do rebelis, iomete mallerte, kaj sekve estis bojkotita de ili. Kuraĝe ŝi mem eldonis siajn diskojn, koncertis en urbetaj kulturcentroj, sed dumlonge neniam estis aŭdebla el radioj aŭ TV.

Post dekjara silento ŝi eldonis novajn diskojn en 2000 kaj 2003.
Ŝi ricevis la ‘’Grand Prix de l’Académie de la Chanson française’’ (Granda premio de la franca kanzono) en 1967, kaj la ‘’Oscar de la Chanson française’’ (Oskaro de la franca kanzono) en 1981.

Eksteraj ligilojRedakti