Antal Kövesi [koveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövesi Antal estis hungara inĝeniero, profesoro.

Antal Kövesi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1876 (1876-08-31)
en Tápióság
Morto 1-an de novembro 1961 (1961-11-01) (85-jaraĝa)
en Sopron
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Antal Kövesi [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1876 en Tápióság, li mortis la 1-an de novembro 1961 en Sopron.

Biografio redakti

Antal Kövesi frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1898. Ekde 1901 li estis asistanto de Emil Herrmann en Akademio de Selmec. En 1906 li estis jam katedrestro (ĝis 1947) kaj eksterordinara profesoro, en la sekva jaro publika ordinara profesoro en la altlernejo, ĉar intertempe la akademio estis levita al altlernejo. Inter 1916 kaj 1918 li estis rektoro. En 1919 li sekvis la transmetitan altlernejon al Sopron, kiu estis levita al universitato en 1934. En 1947 li pensiuliĝis, sed li instruis plu ĝis 1952, en la sama jaro li kandidatiĝis. Li ricevis premion en 1950.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános géptan (1901)
  • Erdészeti géptan (1907)
  • Grafosztatika és vasszerkezetek (1910)
  • Szilárdságtan (1927, 1951)
  • Hidraulika (1946)

Fontoj redakti