Antal Megyer-Meyer

Antal Megyer-Meyer [medjer-mejer], aŭ Antal Megyer Meyer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyer-Meyer Antal estis hungara pentristo, industriartisto, altlerneja instruisto.

Antal Megyer-Meyer
Antal Megyer-Meyer
Antal Megyer-Meyer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1883 (1883-04-28)
en Budapeŝto
Morto 5-an de julio 1948 (1948-07-05) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Antal Megyer-Meyer [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1883 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de julio 1948 (laŭ alia informo la mortotago estas la 8-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Megyer-Meyer studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Edukejo en 1906. Post siaj studoj li ekinstruis samloke, ekde 1923 en Hungara Belarta Altlernejo. Li estis rektoro de la Altlernejo inter 1937 kaj 1939. Li ofte kreis ekleziajn juvelojn aŭ pentris murpentraĵojn en kirkoj. Li ricevis premiojn en 1922, 1930, 1941.

Elektitaj artaĵoj redakti

  • fresko (kapelo de centra seminario, 1936)
  • murpentraĵoj (katolika instituto en Eger, 1941)
  • Kalapos önarckép (pentraĵo)
  • Naplemente (pentraĵo)

Fontoj redakti