Anthony Franciosa

Anthony Franciosa (25a de oktobro 1928 - 19a de januaro 2006), ĉefe nomata Tony Franciosa dum la pinto de sia kariero, estis usona kina, televida kaj teatra aktoro. Li faris kelkajn rolulaktorajn filmojn, kiaj Career (1959) pro kiu li ricevis Oran Globon al plej bonkvalita aktoro kaj A Face in the Crowd (1957). En televido, krom multaj minoraj partoj, li faris ĉefajn rolojn en kvin ĉefaj televidserioj: nome la situacia komedio Valentine's Day (1964–65), dramo The Name of the Game (1968–71), Search (1972–73), Matt Helm (1975) kaj Finder of Lost Loves (1984). Tamen, li ekkarieris kiel sukcesa teatra aktoro, atingante nomumon por Premio Tony pro la teatraĵo pri droga dependeco A Hatful of Rain.

Anthony Franciosa
Tony Franciosa and Laraine Stephens - Matt Helm 1975.jpg
Persona informo
Naskonomo Anthony Papaleo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1928 (1928-10-25)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Morto 19-an de januaro 2006 (2006-01-19) (77-jara)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo apopleksio
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Shelley Winters
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
Information icon.svg
vdr

Li edziĝis kvar fojojn. Lia lasta edzeco — kun Rita Theil — estis sia plej longdaŭra. Ĝi daŭris 36 jarojn. Li estis edzo dum 1957–1960 de la Oskar-premiita aktorino Shelley Winters, kiu mortiĝis kvin tagojn antaŭ li.