Anton Friedrich Justus Thibaut

Anton Friedrich Justus Thibaut (n. 4-an de januaro 1772 en Hameln; m. 28-an de marto 1840 en Heidelberg) estis germana jursciencisto.

Anton Friedrich Justus Thibaut
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1772 (1772-01-04)
en Hameln
Morto 28-an de marto 1840 (1840-03-28) (68-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Reĝlando Hanovro
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de KiloUniversitato de Königsberg
Subskribo Anton Friedrich Justus Thibaut
Familio
Frat(in)o Bernhard Friedrich Thibaut
Infano Karl Thibaut
Okupo
Okupo juristo • muzikologo • muzika teoriisto • verkisto
vdr

Vivo redakti

Post studado en Göttingen, Kiel kaj Königsberg kaj mallonga agado en Jena li estis vokita en 1805 kiel profesoro por romia juro al Heidelberg. Ĉefa objekto de sia scienca agado estis la pandektoj, kiujn li provis pluevoluigi ekde la romia jurfundamento al scienca jura sistemo. En la scienca disputo pri la demando, ĉu estas rekomendinda, kodigi la civilan juron en Germanio, do kunigi kaj reguli en unu jurlibro, - la t.n. kodigodisputo - per sia jesa opinio li staris en kontraŭdiro al la opinio de Savigny, kiu rigardis sian epokon kiel ankoraŭ ne kapabla por kreado de tia jurlibro kaj anstataŭe pledis por organika antaŭenpaŝado de la jurscienco (en: „Vom Beruf unserer Zeit für Gesetzgebung und Rechtswissenschaft“, 1814). Thibaut estis Sekreta Ŝtata Konsilisto de Badeno kaj honorcivitano de Heidelberg. Ekde 1805 ĝis 1807 kaj denove ekde 1821 li estis rektoro de la Universitato je Heidelberg.

 
Ĥorkantado ĉe Thibaut

En sia verko „Über Reinheit der Tonkunst“ (pri pureco en la tonarto) aperinta en 1824 li sin direktis kontraŭ onidiraj misuzoj en la eklezimuziko kaj postulis revenon al „klasikaj“ komponistoj kiel Giovanni Pierluigi da Palestrina, Tomás Luis de Victoria kaj Orlando di Lasso. Ĉi tiu verko trafis sur vastan konsenton kaj povas validi kiel radiko de la cecilianismo.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Rainer Polley: Anton Friedrich Justus Thibaut (AD 1772–1840) in seinen Selbstzeugnissen und Briefen. Band 1: Abhandlungen. Band 2: Briefwechsel. Band 3: Register zum Briefwechsel. Frankfurt am Main/Bern 1982, ISBN 978-3-8204-6039-1.
  • Joachim Rückert: Thibaut, Anton Friedrich Justus. In: Michael Stolleis (Hrsg.): Juristen. Ein biographisches Lexikon. München 1995, ISBN 3-406-39330-6, S. 610–612.
  • Joachim Rückert: Heidelberg um 1804 oder: die erfolgreiche Modernisierung der Jurisprudenz durch Thibaut, Savigny, Heise, Martin, Zachariä u.a.. In: F. Strack (Hrsg.): Heidelberg im säkularen Umbruch. 1987, S. 83–116.
  • Klaus-Peter Schroeder: „Vom Sachsenspiegel zum Grundgesetz – eine deutsche Rechtsgeschichte in Lebensbildern. Heidelberg 2002, S. 85–113.

Eksteraj ligiloj redakti