Anton Franciscus Pieck (Den Helder, 19-a de aprilo 1895 - Overveen, 24-a de novembro 1987) estis nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto.

Anton Pieck
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1895 (1895-04-19)
en Den Helder
Morto 25-an de novembro 1987 (1987-11-25) (92-jaraĝa)
en Overveen
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Henri Pieck
Parencoj Eduard Anthony Johannes van Poelvoorde
Okupo
Okupo pentristo • rezistobatalanto • grafikistoverkistoilustristo • gravuristo • vidartisto • poŝtmarkdesegnisto
vdr
Anton Pieck (1980)

De 1920 ĝis 1960 Anton Pieck estis desegno-instruisto en Bloemendaal Noord-Holland. La desegnaĵojn kiujn li faris, havis tre propran stilon, ofte fabeleca kaj nostalgia laŭ karaktero, kaj montras la grandan fantazion kaj detalan precizecon. Liaj ilustraĵoj fariĝis eksterordinare popularaj. La etosplenaj desegnaĵoj regule videblas sur naskiĝokartoj kaj kalendaroj.

Efteling redakti

Pieck ankaŭ estas la projektinto de la originala fabelparko De Efteling en Kaatsheuvel, kiu elkreskis ĝis unu el la plej gravaj plezurparkoj en Nederlando, kaj ankaŭ ekster Nederlando ĝi famiĝis.

Autotron redakti

 
Voorste Venne

En 1968 Anton Pieck estis alparolita de sinjoro Lips por formplani konstruaĵon por lia kolekto da antikvaj aŭtomobiloj. Ĉi tiu konstruaĵo estis inaŭgurita en 1972 en Drunen. Ĝi fariĝis impona konstruaĵo kun oficejoj, restoracio kaj granda ekspoziciejo. Kiam oni volis plivastigi la Autotronon kun plezurparko, sed ne ricevis permeson por tio, oni translokigis la Autotron al Rosmalen. Oni konservis la konstruaĵon en Drunen kaj Ĝi nun havas aliajn destinojn. La nomo estas ŝanĝita en "De Voorste Venne".

Anton Piecklernejo redakti

En Kaatsheuvel estas lernejo nomita laŭ Anton Pieck.

Busto redakti

La skulptisto Kees Verkade faris bronzan buston de li, kiu troviĝas en la vilaĝo Overveen (komunumo Bloemendaal) Noord-Holland .

Anton Pieck Muzeo redakti

Ekde 1984 en Hattem (Gelderland) estas Anton Pieck Muzeo kun la nomo: "Huis voor Anton Pieck" (Domo por Anton Pieck).

Eksteraj ligiloj redakti