Antonina Żabińska

Antonina Maria Żabińska, el domo Erdman (naskiĝis la 18-an de julio 1908 en Peterburgo, mortis la 19-an de marto 1971 en Varsovio) – pola verkistino, per sia edzo Jan Żabiński ligita kun Varsovia Bestoĝardeno, justulino inter la popoloj.

Antonina Żabińska
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1908 (1908-07-18)
en Sankt-Peterburgo
Morto 19-an de marto 1971 (1971-03-19) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoĈefgubernioPola Popola Respubliko vd
Familio
Edz(in)o Jan Żabiński vd
Profesio
Okupo verkisto • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝi debutis per la rakonto Pamiętnik żyrafy (Memorlibro de ĝirafo) en la revuo "Moje pisemko" (Mia revueto) (1934), en 1936 publikigis Jak białowieskie rysice zostały Warszawiankami (Kiel linkinoj el Białowieża iĝis varsovianinoj) - kiel la unu volumo de la serio Opowieści przyrodnicze (Rakontoj pri la naturo)). En 1939 aperis ŝia libro Dżolly i S-ka (Ĝolli kaj la kompanio), kiu havis multajn postmilitajn eldonojn, kun la subtitolo El historio de la Varsovia Bestoĝardeno.

Dum la dua mondmilito kune kun la edzo kaŝis sur teritorio de malplenigitaj ejoj de la ĝardeno judojn, interalie forkurintojn de la Varsovia geto. En 1965 ricevis kun li la titolon Justulino inter la popoloj.

Post la milito publikigis por pli junaj legantoj la volumojn Rysice (Linkinoj) (1948) kaj Borsunio (Melĉjo) (1964). En 1968 eldonis rememorojn Ludzie i zwierzęta (Homoj kaj bestoj), en kiu prezentis interalie sian agadon sub la germana okupado. En 1970 aperis ŝia lasta libro Nasz dom w ZOO (Nia domo en la Bestoĝardeno) dediĉita al la varsovia ĝardeno.

Ŝi estis entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio.

Memorigo redakti

En 2007 Diane Ackerman, utiligante ŝiajn rememorojn Homoj kaj la bestoj, faris el ŝi heroinon de sia libro The Zookeeper's Wife (la pola eldono Azyl. Opowieść o Żydach ukrywanych w warszawskim ZOO (Azilo. Rakonto pri judoj kaŝitaj en la Varsovia Bestoĝardeno) (2009). La libro estis filmigita en 2017, en la filmo kiel Antonina Żabińska ludis Jessica Chastain.

En 2008 estis postmorte distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibliografio redakti

  • Rocznik literacki (Literatura jarlibro) 1971, PIW, Warszawa 1973 (kun la biografio, p. 652-653)

Eksteraj ligiloj redakti