Antonina Makarova, ekde edziniĝo Ginzburg (ruse Антонина Макаровна Макарова; naskiĝis en 1920 aŭ 1921 en vilaĝo Malaja Volkovka en Smolenska gubernio — ekzekutita la 11-an de aŭgusto 1979) estis soveta kuracistino kaj pafistino de maŝinpafilo, volontulino de la Rusa Liberiga Popol-Armeo, kaj poste de Sturma Brigado de SS "RONA", fifamiĝinta pro amasa ekzekuto de malamikoj.

Antonina Makarova
Persona informo
Naskonomo Антонина Макаровна Парфёнова
Naskiĝo 1-an de marto 1920 (1920-03-01)
en Sychyovsky Uyezd,  Rusio
Morto 11-an de aŭgusto 1979 (1979-08-11) (59-jaraĝa)
en Brjansk,  Sovetunio
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Sovetunio • Respubliko de Lokot
Okupo
Okupo ekzekutisto • prostituito
vdr

Ŝi finis mezlernejon en Moskvo. Post germana invado en Sovetunion la 22-an de junio 1941 ŝi estis mobilizita al la Ruĝa Armeo kiel flegistino. Ŝi finis kurson pri maŝinpafiloj. Dum bataloj en Belorusa SSR oktobre ŝi estis kaptita de germanoj. En militkaptitejo ŝi komencis kunlaboron kun nazioj. Fine de 1941 ŝi estis veturigita al Brjanska provinco, kie ŝi aliĝis al popola milico, formigita de Konstantin Voskobojnik kaj Bronisław Kaminski. Ŝi priservis pezan mitralon Maxim, pro kio ŝi ricevis moknomon "Tonjka-Pulemjotĉica" (Tonjka-mitralestino).

Ŝi plenumis mortpunojn kontraŭ komunistoj kaj kaptitaj sovetaj partizanoj kaj ruĝarmeanoj. Laŭ postmilitaj sovetaj donitaĵoj ŝi murdis propramane ĉirkau 1500 personojn. Post alveno de la Ruĝa Armeo ŝi estis evakuita por kuraci sin en Brjansk, kaj fine de 1943 al Lepel (Vicebska regiono). Post transformiĝo de RONA al Sturma Brigado fine de julio 1944 ŝi aliĝis al ĝi, sed baldaŭ estis arestita de germanoj kaj sendita al koncentrejo. Fine de la Dua mondmilito kune kun aliaj enprizonigitoj ŝi estis sendita al Ĉeĥoslovakio, kie ŝin liberigis sovetaj soldatoj.

Post la fino de la milito ŝi sukcesis kaŝi sian veran identecon akirinte dokumentojn kun la nomo Parfjonova, atestantajn ŝian partoprenon en la milito kiel kuracistino de la 422-a Medicin-Sanitara Bataliono. Oni ŝin eĉ distingis per kelkaj ordenoj. Ŝi loĝis en Lepel en Belorusa SSR. En 1977 ŝia frato, provante akiri permeson forveturi eksterlanden, malkaŝis verajn donitaĵojn de la fratino. Antonina Makarova estis tuj arestita. Ŝi ne konfirmis sian partoprenon en amasa pafmortigado. La 20-an de novembro 1978 ŝi estis kondamnita al mortpuno.

Bibliografio redakti

  • K. A. Zalesski. Кто был кто во второй мировой войне. Союзники Германии, Moskvo 2003.

Eksteraj ligiloj redakti