Antonio Di Benedetto

argentina verkisto kaj ĵurnalisto

Antonio Di Benedetto (Mendoza, 2a de novembro 1922 - Bonaero, 10a de oktobro 1986) estis argentina verkisto, ĵurnalisto kaj instruisto.[1]

Antonio Di Benedetto
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1922 (1922-11-02)
en Mendoza
Morto 10-an de oktobro 1986 (1986-10-10) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis per cerba sangado vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodocento vd
Aktiva dum 1953–1986 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Unuaj jaroj redakti

Antonio Di Benedetto naskiĝis la 2an de novembro 1922 en Mendoza, ĉefurbo de la samnoma provinco, en Argentino. Liaj gepatroj, de itala deveno, estis José Di Benedetto, naskiĝinta en Argentino, kaj Rosario (Sara) Fisígaro, de brazila ŝtataneco. Li vivis infanaĝon en Bermejo kaj ekde 1927 studas en Mendoza.[2] Li ekverkis adoleskulo, inspirita de verkistoj kiel Fjodor Dostojevskij kaj Luigi Pirandello. Plenkreskulo, li ekstudis juron, sed li dediĉis sin al ĵurnalismo, ĝis iĝi subdirektoro de la argentina gazeto Los Andes.[3] Li iĝis redaktoro de novaĵoj kiu opoziciis kontraŭ la cenzuro. Krome, li estis korespondanto de la same argentina ĵurnalo La Prensa.

Literatura itinero redakti

Di Benedetto publikigis sian unuan verkon, Mundo animal, en 1953. Lia unua romano, Zama, aperinta en 1956, estas konsiderata ofte de latinamerikaj kritikistoj kiel lia majstroveko.[4] Poste li publikigis la romanojn El silenciero (1964) kaj Los suicidas (1969); kroniko melankolia konstruita per mallongaj frazoj.

Dum la lasta militista diktaturo en Argentino, li estis persekutata kaj malliberigita la 24an de marto 1976 en sia oficejo de la ĵurnalo Los Andes, enkarcerigita kaj torturita. Prie li komentis:[5]

 
 Mi kredas, ke neniam mi estos certa ĉu mi estis enkarcerigita pro io kion mi publikigis. Mia sufero estus estinta pli malgranda se iam oni estus dirinta al mi kion pli precize; sed tion mi ne sciis. Tiu malkono estas la plej terura de la torturoj. 

Li ne rajtis verki, kaj oni rompis liajn skribaĵojn; tial Di Benedetto solvis la aferon. Adelma Petroni, amikino de Di Benedetto, rakontis en intervjuo kun la verkistino María Esther Vázquez jenon:[6]

 
 Li sendis al li leterojn en kiuj li disirs al mi: Hieraŭ nokte mi havis tre belan sonĝon, mi rakontos ĝin al vi. Kaj li transskribis la tekston de la rakonto per mikroskopa literaro (legenda lupee). Poste tiujn rakontojn oni eldonis sub la titolo Absurdos

Di Benedetto suferis kvar mortpafajn ŝajnigojn kaj nombrajn batadojn. Li estis elkarcerigita pli ol unu jaron poste, nome la 4a de septembro 1977, anime detruita. Tuj li eliris el la lando kaj ekziliĝis en Eŭropo; unue en Francio, kie instruis, kaj poste en Hispanio. Vivis ses jarojn en Madrido, kie li amikumis kun la prestiĝa argentina pentristo Enrique Sobisch. Li revenis al Argentino en 1984, post la restarigo de demokratio.

Morto redakti

Li pasigis siajn lastajn jarojn laborante en la Domo de Mendoza, en Bonaero. Li mortis pro cerba sangado la 10an de oktobro 1986, en la argentina ĉefurbo kaj estis entombigita en la Panteono de Ĵurnalistoj de la Tombejo de Mendoza, ĝis en 2017 liaj restaĵoj estis translokigitaj al Panteono de Gravuloj, de la sama tombejo.[7][8]

Heredo redakti

Di Benedetto ricevis nombrajn premiojn pro siaj verkoj. Per sia romano Zama, li atingis kulminon, pere de profunda realismo, arida kaj arda, kiu akceptas precize la produktojn de la kreiva fantazio. La kritikistoj komparis liajn verkojn al la nivelo de aliaj gravaj tutmondaj verkistoj kiel Franz Kafka, Alain Robbe-Grillet, Julio Cortázar kaj Ernesto Sabato.

Jorge Luis Borges diris, ke Di Benedetto «verkis esencajn paĝojn kiuj emocius kaj emocias min».[9] Tiukadre, Roberto Bolaño eltenis etendan korespondadon kun li komence de la 1980-a jaroj — kio rezultis en lia rakonto Sensini, en kiu la protagonisto estas la alter ego de Di Benedetto—.[10] En 2011, Ricardo Piglia asertis, ke dekomence la granda figuro por ĉiuj verkistoj estis Di Benedetto.

Liajn librojn oni reeldonis jam ene de la 21-a jarcento en Bonaero fare de Adriana Hidalgo, pro kio lia nomo refamiĝis. Tiu eldonejo reeldonis, ekde 1999, la romanojn Los suicidas, Zama, El silenciero, Sombras, nada más kaj El pentágono. Krome ĝi publikigis por la unua fojo, en 2006, Cuentos completos de Di Benedetto (kompletaj rakontoj).

Je la 20a datreveno de lia morto kaj la 50a de la publikigo de Zama, en 2006, la Nacia Biblioteko de Argentino kun la Domo de Mendoza kaj la Instituto de Hispanamerika Literaturo de la Universitato de Bonaero organizis semajnon de omaĝo al Di Benedetto, en kiu inter aliaj programeroj oni prezentis la filmon Los suicidas (reĝisorita de Juan Villegas kaj bazita sur la samnoma romano).[11]

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • 1955: El pentágono (reeldonita en 1974 kiel Anabella)
  • 1956: Zama
  • 1964: El silenciero
  • 1969: Los suicidas
  • 1984: Sombras, nada más...

Rakontoj redakti

  • 1953: Mundo animal
  • 1957: Grot (reeldonita en 1969 kiel Cuentos claros)
  • 1958: Declinación y ángel
  • 1961: El cariño de los tontos
  • 1978: Absurdos
  • 1983: Cuentos del exilio
  • 2006: Cuentos completos

Pri Di Benedetto redakti

Filmaro redakti

  • 2006: Los suicidas (filmo reĝisorita de Juan Villegas bazita sur la samnoma romano)
  • 2010: Aballay (filmo reĝisorita de Fernando Spiner bazita sur la samnoma rakonto)
  • 2017: Zama (filmo reĝisorita de Lucrecia Martel bazita sur la samnoma romano)

Premioj kaj omaĝoj redakti

  • 1969: Kavaliro de la Ordeno de Merito, itala registaro
  • 1971: Ormedalo, Alliance Française
  • 1973: Titolo de Membro Fondinto de la Klubo de XIII
  • 1973: Stipendio Guggenheim
  • 1984: Platena Premio Konex
  • 1986: Granda Honora Premio de la SADE

Referencoj redakti

  1. Alfredo Serra, Antonio Di Benedetto, el gran autor argentino que el cine rescató del olvido 23a de septembro 2019, alirita l 20an de februaro 2023, en Infobae, arkivita en [1] la 3an de novembro 2022.
  2. Carlos Dámaso Martínez, Vida y obra de Antonio Di Benedetto alirita la 20an de februaro 2023 en Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes arkivita en [2] la 1an de novembro 2023
  3. Gelós, Natalia, Antonio Di Benedetto, periodista: una historia que pone en tela de juicio el rol de la profesión 2011, Capital Intelectual, Bonaero, ISBN=978-987-614-320-2
  4. Juan José Saer, "El concepto de ficción" 2004, Seix Barral, Bonaero, ISBN=978-950-731-423-0 alirita la 21an de februaro 2023, pp. 44-50, ĉapitro=Zama, arkivita en [3] la 17an de majo 2022.
  5. Néspolo, Jimena, Entre líneas 12a de septembro 2004, alirita la 21an de februaro 2023, en Página/12, Bonaero, arkivita en [4] la 29an de novembro 2010
  6. abc-Autores Argentinos alirita la 21an de februaro 2023 en Dirección General de Cultura y Educación de la Provincia de Buenos Aires, arkivita en [5] la 21an de februaro 2020.
  7. Los restos de Di Benedetto ya descansan en el Panteón de los Notables 10a de oktobro 2017, alirita la 21an de februaro 2023, en Ciudad de Mendoza, arkivita en [6] la 28an de aŭgusto 2022.
  8. Los restos de Di Benedetto descansan ahora entre los notables 10a de oktobro 2017, alirita la 21an de februaro 2023 en ĵurnalo Los Andes, Mendoza, 2017, arkivita la 5an de oktobro 2022 en [7]
  9. Gonzales Toro, Alberto, Batalla contra el olvido 10a de oktobro 1986, alirita la 20an de februaro 2023, en El Periodista de Bonaero, arkivita la 25an de januaro 2013 en [8]
  10. Elogio de Antonio Di Benedetto Hernández Gómez, Vicente, 2a de junio 2018 en CTXT, volumo 171, alirita en 20-02-2023, arkivita en [9] la 29an de novembro 2023.
  11. Semana de homenaje a Antonio Di Benedetto 29a de septembro 2006, alirita la 21an de februaro 2023, en "Los Andes", Mendoza. Alirita la 27an de septembro 2007, arkivita en [10]

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Di Benedetto en la angla Vikipedio.