Apolonio de Pergo (ĉirkaŭ 262 a.Kr.-190 a.Kr.) estis Greka geometriisto kaj astronomo.

Li estas fama pro siaj verkoj pri konusa sekcio. Ni ankoraŭ uzas en la matematiko liajn esprimojn elipso, parabolo kaj hiperbolo. Li ankaŭ pristudis la ŝajnajn moviĝojn de la planedoj kaj la ŝajnan variaĵon en la rapideco de la luno.

Lia verko pri konusoj, Greke "Konika", (225 a.Kr.), konsistas el ok libroj kaj estas unu el la plej gravaj de la antikva geometrio. La unuaj kvar libroj konserviĝis en la Greka, kun komentoj de Eŭtokio. Pri la kvina, sesa kaj sepa libroj ni posedas ankoraŭ tradukon en la araba de Thabit ibn Qurra, reviziitan de Nâsir-ad-Dinet. La oka libro perdiĝis.

En 1710 Edmond Halley publikigis la tuton, kun rekonstruo pri la oka libro, en la Greka kun Latina traduko.

Lia laboro estis tre influa je pli postaj matematikistoj kiel Klaŭdio Ptolemeo, Johano Keplero, Descartes kaj Newton.