Araba skrib-sistemo

skribsistemo de dekstro maldekstren por mezorientaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj
(Alidirektita el Araba skribmaniero)

Araba skribo estas skribsistemo uzata por skribi kelkajn lingvojn de Azio kaj Afriko: kiaj la araba, mandinkaj dialektoj, sorana lingvo aŭ centra kurda, luriaj dialektoj, persa, urdua, paŝtoa, kaj aliaj.[1] Eĉ ĝis la 16a jarcento, ĝi estis uzata por skribi kelkajn tekstojn en la arabhispana.[2] Ĝi estas la tria plej amplekse uzata skribsistemo en la mondo, post la latina kaj la ĉina.[3]

La araba skribo estas skribata de dekstro maldekstren en kursiva stilo. En plej kazoj la literoj transskribas konsonantojn, aŭ konsonantojn kaj malmultajn vokalojn, kaj tiele plej arabaj alfabetoj estas abjad.

Tiu skribo estis unue uzata por skribi tekstojn en la araba lingvo, ĉefe Korano, la sankta libro de Islamo. Kun la etendo de Islamo, ĝi iĝis uzata por skribi lingvojn de multaj diversaj lingvofamilioj, kio kondukis al la aldono de novaj literoj kaj de aliaj simboloj, kaj tiele kelkaj versioj, kiel kurda, ujgura, kaj malnova bosna iĝis abugidaj aŭ veraj alfabetoj. Ĝi estas ankaŭ la bazo por la tradicio de araba kaligrafio.

La araba skribo havas la kodojn ISO 15924 araba kaj 160.

Referencoj redakti

  1. Mahinnaz Mirdehghan. 2010. Persian, Urdu, and Pashto: A comparative orthographic analysis. Writing Systems Research Vol. 2, No. 1, 9–23.
  2. Exposición Virtual. Biblioteca Nacional de España. Bne.es. Alirita 2012-04-06.
  3. Arabic Alphabet. Encyclopaedia Britannica online. Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2015. Alirita 2015-05-16.

Eksteraj ligiloj redakti