Aranka Kiss

hungara marksisto


Aranka Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Aranka estis hungara marksisma filozofo, altlerneja instruisto. Ŝiaj geedziĝaj nomformoj estis Garai KárolynéGarainé Kiss Aranka.

Aranka Kiss
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1930 (1930-01-02)
en Mosonmagyaróvár
Morto 28-an de februaro 1979 (1979-02-28) (49-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aranka Kiss[1] naskiĝis la  2-an de januaro 1930(nun 1930-01-02) en Magyaróvár, ŝi mortis la 28-an de februaro 1979 en Győr.

Biografio

redakti

Aranka Kiss frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste inter 1944-1949 ŝi estis helplaboristo loke en la teksaĵa uzino, poste ĝis 1956 ŝi prelegis en partia ideologia lernejo. En tiuj jaroj ŝi finis plurajn kursojn pri leninismo. Inter 1956-1959 ŝi estis lernejestro de partia lernejo en Győr. Ekde 1959 ŝi estis lektoro en Agrikultura Akademio de Mosonmagyaróvár, en 1964 ŝi estis altigita docento. Ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964, en la sekva jaro ŝi ankaŭ doktoriĝis, fine ŝi kandidatiĝis en 1973 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝiaj ĉeftemoj en kontribuoj estis teorio de marksismo-leninismo. Ŝi edziniĝis en 1949, poste ŝi naskis 3 gefilojn inter 1950–1954. Ŝi ricevis 2 premiojn en 1968 kaj 1970.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Az oktatási reform világnézeti vonatkozású kérdései a Mosonmagyaróvári Agrártudományi Főiskolán. (1964)
  • A társadalmi szükségszerűség és a tudatos emberi tevékenység viszonya a kapitalizmusból a szocializmusba való átmenet időszakában. (disertaĵo, 1965)
  • Az ösztönösség és a tudatosság viszonyának néhány filozófiai kérdése a szocialista társadalomban. (disertaĵo, 1972)
  • A tudatos emberi és a társadalmi törvény összefüggéseihez. (1973)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti