Arisztid Würtzler

Arisztid Würtzler [aristid vurcler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Würtzler Arisztid, en Usono Aristid von Würtzler estis hungara-usona harpisto, komponisto, altlerneja instruisto.

Arisztid Würtzler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1925 (1925-09-20)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1997 (1997-11-30) (72-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • harpisto
vdr

Arisztid Würtzler [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1925 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1997 en Debrecen.

Biografio redakti

Arisztid Würtzler frekventis luteranan gimnazion en Aszód, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1955. En la aĝo de 12 jaroj li komencis muzikadi per harpo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Henrik Rohmann kaj Zoltán Kodály. Jam dum la studentaj jaroj inter 1951-1956 li estis harpisto de la nacia filharmonia orkestro. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. Komence li estis simpla laboristo pro neparolanta angle. En 1957 Würtzler aliĝis al orkestro de Detrojto, en la sekva jaro al orkestro de Novjorko, kie li restis ĝis 1961. Li estis aktiva membro de la usona harpokomunumo. Ekde la 1960-aj jaroj lia muzika amiko estis la hungara Tibor Serly. Inter 1963-1970 li instruis en Universitato de Hartford, poste en simila universitato en Novjorko ĝis 1987. En 1970 li fondis sian propran harporkestron, internacie konata kiel la New York Harp Ensemble (NYHE). Estis kvar virinoj en la orkestro, inkluzive de lia pola edzino. Kun la ensemblo aŭ sola li koncertis en pli ol sesdek landoj (ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ en Hungario). Ĝuste dum vizitado de Hungario li mortis pro koratako en Debrecen, sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Concert Improvisation (1969)
  • Brilliant Romantic Etude
  • Capriccio for Solo Harp. Memory of Salzedo
  • Lullaby
  • Menuet
  • Modern Sketches
  • Old Dance
  • Puppet Dance
  • Variations on a theme of Corelli

Fontoj redakti

Referencoj redakti