Armeo de amantoj estas sveda dancmuzika muzikgrupo kiu funkcis inter 1987 - 1996 kaj poste reunuiĝis plurfoje por mallongaj periodoj (en 2001, en 2007 kaj 2009).

Army of Lovers
Persona informo
TTT
Retejo https://www.armyoflovers.eu/
http://www.armyoflovers.se/
vdr

Historio redakti

La nomo de la bando devenas de la nomo de dokumenta filmo fare de Rosa von Praunheim, germana samseksema aktivulo Armee der Liebenden aŭ Révolte der Perversen (Armeo de amantoj kaj la ribelo de la pervertoj), kies scenaro estas bazita sur la speciala karaktero de la Bataliono de Tebo.

La ĉefa triopo estis Alexander Bard, Jean-Pierre Barda kaj Camilla Henemark (konata kiel La Camilla). Bard verkis la melodiojn. La bando eldonis kvar muzikalbumoj, plurajn kompilaĵojn kaj 20 filmetojn. La grupo ĝuis grandegan sukceson en Eŭropo, precipe en la 1990-aj jaroj.

Kune kun la malpeza muzika stilo, la bando estis konata por sia unika kostumoj, la modaj prezentoj de siaj membroj, kaj provoka Kampa stilon, kiel estis elmontrita en iliaj marketigaj filmetoj.

Diskografio redakti

  • 1990 - Disco Extravaganza
  • 1991 - Massive Luxury Overdose (publikigita en 1992 en speciala versio por la amerika merkato)
  • 1993 - The Gods of Earth and Heaven
  • 1994 - Glory, Glamour and Gold
  • 1995 - Les Greatest Hits (publikigita en 1996 en speciala versio por la angla merkato)
  • 2001 - Le Grand Docu-Soap (La albumo estis akompanita per remiksaĵdisko nomita Le Remixed Docu-Soap kiu poste estis vendita aparte en la rusa merkato)

Eksteraj ligiloj redakti