Arno Lagrange

denaska esperantisto, teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj vikipediisto
(Alidirektita el Arno LAGRANGE)

Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice-sous-Forêt, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de Vikipedio en Esperanto. Li laboris interalie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo.

Arno Lagrange

Arno Lagrange en majo 2007
Persona informo
Naskiĝo 1-a de septembro 1956
en Francio Saint-Brice-sous-Forêt, Francio
Lingvoj Esperanto
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Georges Lagrange
Patrino Erika Lagrange
Frat(in)oj Bernard LagrangePatrick Lagrange
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj aktiva en EKC en Tuluzo
Esperanto-aktoro
Denaska esperantisto Jes
vdr

Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li loĝis ĝis februaro 2013 en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Li aktivis kiel Vikipediisto ĝis tiu sama dato. La 17an de februaro 2013 li afiŝis al sia fotaro foton de la "lasta tago da libero"[1] kaj ekde tiam ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.[2] Tamen, anoncigxis ke li prelegos en la kongreso RenKEJtigxo en februaro de 2024, do sxajne li nun denove liberas.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti