Arthur Allen Hoag

usona astronomo

Arthur Allen Hoag (1921-1999) estis usona astronomo plej fama pro sia malkovro de la objekto de Hoag en 1950. Li estis la filo de la Lynne Arthur Hoag, membro en la medicinaj fakultatoj de la universitato Harvard, universitato Cornell kaj la universitato de Miĉigano en Ann Arbor, kaj de ties edzino Wylma Wood Hoag. Arthur Allen Hoag havis du fratinojn, Mary kaj Elizabeth, kaj filon nomatan Tom. Lia patrino kaj la 3-jaraĝa fratino Mary mortis la 1-an de junio 1926 en pasaĝera ŝipo kiu havariis en la rivero Hudsono inter Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo.

Arthur Allen Hoag
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1921 (1921-01-28)
en Ann Arbor
Morto 17-an de julio 1999 (1999-07-17) (78-jaraĝa)
en Tucson
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo astronomo
vdr
la Objekto de Hoag, fotita per la kosmoteleskopo Hubble

La asteroido 3225 Hoag malkovrita fare de Carolyn kaj Eugene M. Shoemaker ricevis sian nomon laŭ li. Arthur Allen Hoag doktoriĝis en astronomio kadre de la universitato Harvard en 1953. Ekde la jaro 1977 li estis la direktoro de la observatorio Lowell Observatory en la urbo Flagstaff de Arizono. Inter fakuloj aparte notiĝis lia laboro pri fotoelektra kaj fotarta fotometrio. Krome li ankaŭ evoluigis astronomiajn instumentojn, kaj esploris pri "kvazaŭstelaj fontoj" respektive kvazaroj.