Arun Manilal Gandhi

Arun Manilal Gandhi (naskiĝis en 1934 en Sud-Afriko - 2-an de majo 2023) estis barata-usona socipolitika aktivulo. Li estas la kvina nepo de la renoma pacaktivulo Mahatmo Gandhi. Arun Manial Gandhi estas emerita ĵurnalisto, kiu laboris por la Times of India dum 30 jaroj. Li estas senlaca aktivulo pri paco, konfliktosolvado kaj  rajtoj de enkarceruloj[1].

Arun Manilal Gandhi
Persona informo
Arun Manilal Gandhi
Naskiĝo 14-an de aprilo 1934 (1934-04-14)
en Durbano
Morto 2-an de majo 2023 (2023-05-02) (89-jaraĝa)
en Kolhapur
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato (1947–2023)
Brita Hindio (1934–1947)
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Manilal Gandhi Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ela Gandhi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sunanda Gandhi (en) Traduki (1957–2007) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Tushar Gandhi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
politikisto
verkisto de porinfana literaturo
ĵurnalisto
verkisto
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Civita engaĝiĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li konsideras sin mem hinduo esprimante universalismajn vidpunktojn[2].

Arun Gandhi proksime kunlaboris kun kristanaj pastroj kaj liaj filozofiaj ideoj estas forte influitaj de budaismaj, hinduaj, islamaj kaj kristanaj ideoj.

En 2003 Arun Gandhi estis unu el la subskribintoj de Humanismo kaj Ties Aspiroj (Humanista Manifesta III)[3].

En 1996, li kunfondis la Season for Nonviolence (Sezono por Senperforto) kiel ĉiujara festado de la filozofioj kaj vivoj de Mohandas Gandhi kaj Martin Luther King [4][5]. Li ankaŭ fondis la Gandhi Tutmondan Edukan Centron[6]. Depost 2016 li loĝas en Novjorko[7].

Gandhi faris multajn prelegojn pri neperforto en multaj landoj. Dum sia rondvojaĝo al Israelo, li instigis la palestinanojn rezisti israelan okupadon pace por certigi sian liberecon. En aŭgusto 2004, Gandhi proponis al la palestina parlamento pacan marŝon de 50 000 rifuĝintoj trans la rivero Jordano por reveni al sia hejmo, kaj diris, ke parlamentanoj devas konduki la vojon. Gandhi ankaŭ asertis, ke la sorto de palestinanoj estas dekoble pli malbona ol tiu de nigruloj estis dum la sudafrika apartismo. Li demandis: "Kio okazos? Eble la israela armeo mortpafos kaj mortigos plurajn. Ili eble mortigos 100. Ili eble mortigos 200 virojn, virinojn kaj infanojn. Kaj tio ŝokus la mondon. La mondo leviĝos kaj diros, 'Kio okazas?'[8]

Li verkis libron kiun oni jam tradukis en almenaŭ 30 lingvoj: "The Gift of Anger: And Other Lessons From My Grandfather Mahatma Gandhi" (La donaco de kolero kaj aliaj lecionoj de mia avo Mahatmo Gandhi).

Vidu ankaŭ

redakti

Ekstera ligilo

redakti

(en) Gandhi Worldwide Education Institute

Referencoj

redakti
  1. (en) Gandhi Legacy & Development Tour, la 5-an de marto 2015
  2. Arun Gandhi reaches beyond Hindu religious traditions
  3. Human Manifesto III Signers, la 8-an de majo 2018.
  4. (en) Housden, R. (1999) Sacred America: The emerging spirit of the people. Simon & Schuster. paĝo 201.
  5. (en) Morrissey, M.M. (2003) New Thought: A Practical Spirituality. Penguin.
  6. (en) Gandhi Worldwide Education Institute
  7. (en) Hewitt, Scott, "Gandhi’s grandson urges change from within", The Columbian, la 18-an de januaro 2015.
  8. (en) "March home, urges Gandhi grandson" ('marŝu hejmen' instigis la nepo de Gandhi), la 31-an de aŭgusto 2004.