Arville
Tiu ĉi artikolo temas pri la francia loĝloko Arville. Krome la nomo interalie signas parton de la municipo Saint-Hubert en Belgio. |
Arville estas loĝloko kaj eksa komunumo en la departemento Loir-et-Cher [Lŭareŝer], kiu mem situas en la regiono Centro-Valo de Luaro de Francio. Ekde la komenco de 2018 la loko apartenas al novkreita komunumo Couëtron-au-Perche.
Arville | |
---|---|
La komandejo de la Templana ordeno en Arville
| |
delegita komunumo (2018–) komunumo en Francio (–2017) vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | vilaĝeto |
Lando | Francio |
Regiono | Centro-Valo de Luaro |
Departemento | Loir-et-Cher |
Arondismento | Vendôme |
Kantono | Mondoubleau |
Komunumaro | Collines du Perche |
INSEE kodo | 41005 [+] |
Poŝtkodo | 41170 |
Aŭtokodo | 41 |
Kodo laŭ INSEE | 41005 |
Politiko | |
Urbestro | Henri Lemerre 2014-2020 |
Demografio | |
Loĝantaro | 94 (2018) [+] |
Loĝdenso | 10 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 0°56′53″N 48°03′49″O / 0.94806°N, 48.06361°O (mapo) Koordinatoj: 0°56′53″N 48°03′49″O / 0.94806°N, 48.06361°O (mapo) |
Alto | (de 157 al 204 m) |
Areo | 9.75 km² |
48° 03′ 49″ Nordo 0° 56′ 53″ Oriento / 48.063611 °N, 0.948056 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Arville (Loir-et-Cher) [+] | |
En Arville troviĝas belega ekzemplo de komandejo de la Templana ordeno kun preĝejo, dekonaĵa garbejo, staloj, kolomba domo, ktp. La historiistino pri la mezepoko Régine Pernoud taksas la komandejon Arville, kiu estis konstruata en la 12-a jarcento, kiel la plej bone konservata kavalirejo de Francio, dank'al la graveco de la konstruaĵoj ankoraŭ ekzistantaj.