Malfermi la ĉefan menuon
Bareliefo montranta la dion Assur. El liaj manoj floras frondoriĉaj branĉoj per kiuj sin nutras du baŭmantaj kapridoj. Ĉe liaj piedoj du diaj estaĵoj mantenas la vazojn de la elŝprucantaj akvoj. 15-a jarcento a.K (Berlino, Muzeo de orienta arto.).

AssurAššur Aŭ “Asur” estas diaĵo de la mezopotamia mitologio, la precipa dio de Asirio kaj patrono de la urbo samnoma urbo. La kulto neniam estis enirigita enen de la babilona mitologio. Tiu dio estis ankaŭ konsiderita kiel dekretanto de la destino kaj patro de ĉiuj dioj, kaj havis kiel precipan simbolon la Sunon.

La unuaj atestaĵoj pri tiu venerado datiĝas de la periodo de la 3-a dinastio de Ur (2112 a.K-2003 a.K.). Dekomence la mitoj anstataŭigis per ĝi la dion Enlil; sekve pro la pliiĝo de la politika superregeco de Asirio, la dio Assur anstataŭis ankaŭ la dion Marduk en la poemo Enuma Eliŝ.

HistorioRedakti

Dekomence la dio Assur estis diigita formo de la urbo Assur, datebla ĉe la duono de la 3-a jarmilo a.K., kaj estis la ĉefurbo de la antikva asiria regno. [1]Kiam Asirio konkeris Babilonion en la 7-a jarcento a.K. la asiriaj skribistoj komencis skribi la nomo Assur per kojnoskribaj signoj. Asirianoj, tamen, neniam altrudis la kulton al tiu dio al la konkeritaj popoloj, kvankam iuj teologoj provis meti Assur ĉefo en la ordo de la dioj de la tiuepoka Panteono en kiu la dio kreanta ne plu estas Marduk, sed ĝuste Assur mortigas Tiamat per kies korpo kreas la mondon kaj la homaron.
Assur estas menciita ankaŭ en la Biblio, en kiu la dio Assur eble estas vidata kiel altira dio konkuranta kun Javeo.[2]

Assur daŭrigis esti adorata ĉe Asirianoj ankaŭ post la falo de iliaj politika kan milita potencoj, ĝis la 4-a kaj 3-a jarcentoj a.K. De tiu epoko asirianoj komencis kulti ankaŭ grekajn diojn kaj poste kristanismon…
Sed la nomo Assur, eĉ nun, daŭrigas formi la nomojn kaj kromnomojn de la loĝantoj de tiuj landoj.

Artaj kaj simbolaj reprezentaĵoj de AssurRedakti

 
dio Assur

Laŭ iuj esploristoj la dio Assur estis reprezentata de suna disko kiu ofte aperas en la asiria ikonografio. Multaj reĝoj havis nomon enkluzivantan la nomon Assur, inter kiuj Ashur-uballit, Assurnasirpal kaj Assurbanipal. Foje alohava disko kun kornoj entenas kvar cirklojn turnantajn ĉirkaŭ centra cirklo; lumaj faskoj falas el ambaŭ flankoj de la disko; foje la disko, subtenita per aloj, montras militiston kun barbo dum lia arko estas lanĉanta sagon; foje la arko estas tenata per la maldekstra mano dum la dekstra benas siajn adorantojn. La disko foje ŝajnas minaci tempeston…[3]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Karel van der Toorn, Bob Becking, Pieter Willem van der Horst, "Dictionary of deities and demons in the Bible", pp.108-9]
  2. Karel van der Toorn, Bob Becking, Pieter Willem van der Horst, "Dictionary of deities and demons in the Bible", pp.108-9].
  3. Donald A. Mackenzie Myths of Babylonia and Assyria (1915), chapter 15: "Ashur the National God of Assyria" angle[1].

BibliografioRedakti

  • Luigi Cagni, «La religione della Mesopotamia», in Storia delle religioni. Le religioni antiche, Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • McCall, Henrietta, 1990. Mesopotamian Myths University of Texas Press, Austin
  • Oppenheim, A. Leo, 1977. Ancient Mesopotamia: Portrait of a Dead Civilization, Chicato, The University of Chicago Press
  • Pritchard, James B., 1969 Ancient Near Eastern Texts Relating to the Old Testament, with Suppliment, Princeton University Press, Princeton
  • Sykes, Edgerton, 1993. Who's Who in Non-Classical Mythology, Oxford University Press, New York.