Attila Petschauer

hungara skermisto

Attila Petschauer [peĉaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petschauer Attila estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, ĵurnalisto.

Attila Petschauer
Attila Petschauer
Attila Petschauer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1904 (1904-12-14)
en Budapeŝto
Morto 20-an de januaro 1943 (1943-01-20) (38-jaraĝa)
en Davidovka concentration camp
Mortokialo hipotermio
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • ĵurnalisto
vdr
Trotuarŝtono pri Attila Petschauer

Attila Petschauer[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1904 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de januaro 1943? en en:Davydaŭka, Svietlahorsk District (Sovetunio).

Biografio redakti

Attila Petschauer devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio, poste li studis juron inter 1923-1925 en Scienca Universitato Péter Pázmány. Tamen sen diplomo li laboris en banko inter 1925-1932. Li skermis jam ekde la gimnaziaj jaroj. Inter 1928-1931 li apartenis al la hungara nacia skerma teamo. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kaj Somera Olimpiko 1932 kun po unu oraj medaloj teame, krome li estis ĉampiono de Eŭropo en 1930 kaj 1931. Li fermis la aktivan sporton en 1933, poste li laboris plu kiel ĵurnalisto. Li ricevis premion unufoje. En 1942 li estis kaptita en surstrata razio, kie li ne povis pruvi la orajn medalojn, kiu estus nuliginta la judecon, tial li iĝis tuj trudlaboristo, kie li mortis en nekonataj cirkonstantoj.

Memorigiloj redakti

  • trotuarŝtono en Budapeŝto (1994, vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti