Attila Sudár [ŝudAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sudár Attila estas hungara akvopilkisto (defendisto), trejnisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, negocisto, vitisto.

Attila Sudár
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1954 (1954-04-11) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Attila Sudár[1][2] naskiĝis la 11-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Attila Sudár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972. Li akiris dentistan diplomon en Universitato Semmelweis kaj trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Depost fino de la sporta vivo li estis negocisto kaj vitisto. Lia edzino naskis du filojn. Li ricevis du premiojn en 1976 kaj 1980.

Sporta kariero redakti

Attila Sudár komencis naĝi en la centra sportlernejo en 1961. Inter 1968-1973 li estis akvopilkisto en ĉefurbaj sportkluboj escepte inter 1985-1992 (tiam en Italio). Li estis junulara hungara ĉampiono trifoje (1969-1971), kvarfoje plenkreska hungara ĉampiono, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1974-1986 230-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora kaj bronza medaloj. Inter 1985-1992 li estis akvopilkisto kaj trejnisto en Italio, poste li hejmenvenis.

Fontoj redakti

Referencoj redakti