Attila Széki
Attila Széki [sEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széki Attila estis hungara futbalisto, poste repisto, tekstopoeto, ŝlagrokomponisto). Lia pseŭdonimo aŭ artista nomo estas Curtis [kortis].
Attila Széki | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Széki Attila |
Aliaj nomoj | Attila Széki • Curtis |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1989 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto kantisto repisto ![]() |
Attila Széki[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAttila Széki iĝis profesia futbalisto en teamo de Újpest en aĝo 17. En 2007 kaj 2008 li estis pruntita al teamo de Kecskemét, respektive de Szolnok. En 2009 lia genuo vundiĝis, post unu jaro forlasis la futbalon kaj li okupiĝis pri repoj. Li komponas ŝlagrojn kune kun similaj muzikistoj.
Lia libro
redakti- Curtis – csibészbiblia. Vallomás csajozásról, rapháborúról és a magyar focivalóságról (kunverkinto, 2015)
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Újpest a negyedem (debuta)
- Bomba vagy Baby
- Nekem ez jár
- Csak te létezel
- Belehalok
- Pillangó
- Te vagy a legnagyobb
Fontoj
redakti- [2]
- [3] Arkivigite je 2019-08-26 per la retarkivo Wayback Machine