Attila Szekrényessy (dentkuracisto)

hungara dentkuracisto

Attila Szekrényessy [sekrEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy Attila estis hungara dentkuracisto, artsketisto en parsketado. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis székelyhidi kaj kémeri [sEkejhIdi].

Attila Szekrényessy (dentkuracisto)
Attila Szekrényessy (dentkuracisto)
Attila Szekrényessy (dentkuracisto)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1913 (1913-01-20)
en Budapeŝto
Morto 21-an de februaro 1995 (1995-02-21) (82-jaraĝa)
en Gyöngyös
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Piroska Szekrényessy
Okupo
Okupo arta sketisto • kuracisto
vdr

Attila Szekrényessy (dentkuracisto)[1][2] naskiĝis la  20-an de januaro 1913(nun 1913-01-20) en Budapeŝto, li mortis la 21-an de januaro 1995 en Gyöngyös.

Biografio redakti

Attila Szekrényessy (dentkuracisto) akiris dentkuracistan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1940, poste li laboris en la kliniko. Li soldatiĝis en 1943 kaj li povis hejmenveni nur en 1948 pro militkaptiteco. Reveninta li malfermis privatan dentistejon kaj laboris tie ĝis sia emeritiĝo. Tiutempe li skiadis kaj velboatadis, krome li pentradis, eĉ li partoprenis en ekspozicioj.

Sporta kariero redakti

Inter 1933 kaj 1942 Attila Szekrényesy estis artsketisto, lia partnero estis lia fratino Piroska Szekrényessy. La gefratoj kune iĝis hungaraj ĉampionoj sesfoje inter 1937-1939 kaj 1941-1943. En la Eŭropaj Ĉampionecoj en Berlino en 1936, poste same en Prago ili gajnis la bronzajn medalojn. En Vintra Olimpiko 1936 ili finis kvara. Ili ankaŭ finis kvara tri fojojn ĉe la mondĉampionecoj (1935, 1937, 1939). La 2-a mondmilito forprenis la ŝancon de pliaj internaciaj partoprenoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti