Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Audrey CHILDS-MEE (naskiĝis en 1926, mortis la 16-an de majo 1990 en Kibworth, Leicester, Anglio) estis unu el la plej amataj kaj influaj pedagogoj de la Esperanto-movado.

Audrey Childs-Mee
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1925 (1925-11-30)
Morto 16-an de majo 1990 (1990-05-16) (64-jaraĝa)
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Audrey Childs-Mee
Familio
Edz(in)o Lawrence Mee
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Jam talenta lingvoinstruisto, Audrey C. E. Childs-Mee eklernis Esperanton en 1962 kaj rapide entuziasmiĝis. Post deko da jaroj, en 1973, ŝi translokiĝis kun sia edzo Lawrence Mee al Roterdamo por posteniĝi en la Centra Oficejo de UEA. Dum pluraj jaroj ŝi redaktis la Jarlibron kaj valore kontribuis al la funkciado de la oficejo. Poste ŝi daŭre loĝis en Roterdamo kaj ofte venis por volontule labori.

La instruado de Esperanto okupis pli kaj pli centran lokon en ŝia vivo. La Ĉe-metodon ŝi revivigis kaj adaptis al modernaj kondiĉoj, verkante gravan metodologion (La baza kurso en Esperanto, 1978) kaj la furore sukcesan Saluton! Esperanto aŭtodidakte (1983), kies kvin eldonoj jam ludas signifan normdonan rolon tra la mondo. En siaj seminarioj por Ĉe-instruistoj, organizitaj kun Internacia Esperanto-Instituto, ŝi insistis pri plej altaj lingvo- kaj instru-niveloj. En la lastaj jaroj ŝi ofte vojaĝis, i.a. al Aŭstralio, Pollando, Usono, Francio kaj Bulgario, transdonante sian entuziasmon kaj fakan scion. En 1988 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

De la ekesto de la internacia magazino Monato ĝis nur iom antaŭ ŝia morto, Audrey Childs-Mee estis la precipa revizianto de la revuo.

Inter ŝiaj multaj interesoj troviĝis dum pluraj jaroj Espermenso, movada branĉo de la asocio por altinteligentuloj. Ŝi okupiĝis ankaŭ pri infana literaturo, aŭtorante La geknaboj de Greziljono (1981) kaj verkante recenzojn por diversaj revuoj. Ankoraŭ neeldonita estas ŝia traduko de aŭstralia klasikaĵo, La magia pudingo.

Ŝi mortis pro kancero.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti