August Stramm

August STRAMM [aŭgust ŝtram] (naskiĝis la 29-an de julio, 1874, mortis la 1-an de septembro, 1915) estis germana verkisto.

August Stramm
Stramm.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1874 (1874-07-29)
en Münster
Morto 1-an de septembro 1915 (1915-09-01) (41-jara)
en Kobrin
Mortis pro mortis en batalo [#]
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno [#]
Alma mater Einhard-Gymnasium (Aachen) [#]
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto • libretisto • aŭtoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

August Stramm naskiĝis en Münster. Li laboris kiel poŝtoficisto kaj studis samtempe. En 1909 li doktoriĝis.

Al la verkado lin instigis lia amiko Herwarth Walden, la eldonisto de la ekspresionisma revuo Der Sturm.

Dum nur du jaroj li verkis aron da dramoj kaj poemoj en eksperimenteca lingvaĵo proksima al la dadaismo. Temoj estis ekzemple la amo (Du) kaj la sensenceco de la mondmilito (Tropfblut).

August Stramm fariĝis viktimo de la Unua mondmilito: Li mortis dum batalo en Rusio.

Listo de verkojRedakti

  • Die Haidebraut (dramo, 1914)
  • Sancta Susanna (dramo, 1914)
  • Rudimentär (dramo, 1914)
  • Erwachen (dramo, 1915)
  • Kräfte (dramo, 1915)
  • Du (ampoemoj, 1915)
  • Geschehen (dramo, eld. 1916)
  • Die Unfruchtbaren (dramo, eld. 1916)
  • Die Menschheit (poemoj, eld. 1917)
  • Tropfblut (poemoj, eld. 1919)

Eksteraj ligilojRedakti